GIMP: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dato_de_lasta_stabila_versio = {{dato|28|11|2013}}: http://www.gimp.org/ |
→Eksteraj ligiloj: aliaj projektoj, ŝablono |
||
Linio 80: | Linio 80: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Projektoj}} |
|||
* [http://www.gimp.org/ Hejmpaĝo de projekto GIMP] |
|||
* {{Oficiala retejo}} |
|||
* [http://developer.gimp.org/ Hejmpaĝo de GIMP por programistoj] |
* [http://developer.gimp.org/ Hejmpaĝo de GIMP por programistoj] |
||
* [http://docs.gimp.org/ Helpilo por uzantoj de GIMP] |
* [http://docs.gimp.org/ Helpilo por uzantoj de GIMP] |
||
Linio 88: | Linio 89: | ||
{{ |
{{Ĝermo|komputiko}} |
||
[[Kategorio:Libera programaro]] |
[[Kategorio:Libera programaro]] |
Kiel registrite je 17:53, 3 dec. 2013
GIMP | |
---|---|
Redaktilo de rastruma grafiko | |
Programisto | GIMP Skipo |
Lasta stabila versio | 2.10.36, 2.99.18 (28-a de novembro 2013) |
Operaciumo | Linukso, BSD, Darwin, Unikso, Vindozo |
Programlingvo | C |
Lingvo(j) | multilingva (52 tradukoj, 37 plenaj) - ankaŭ Esperanto |
Programtipo | Bildmanipulilo |
Permesilo | GPL (libera programaro) |
Retejo | www.gimp.org |
GIMP (angle: GNU Image Manipulation Program) estas libera redaktilo por rastrumera grafiko. Parte estas subtenata vektora grafiko. La projekto estis fondita de Spencer Kimball kaj Peter Mattis en 1995 jaro. Nun ĉe la projekto laboras grupo de volontuloj.
Funkcioj de GIMP
Penikoj, koloriloj kaj pentriloj
GIMP enhavas 48 defaŭltajn penikojn kaj eblas krei novajn. Penikoj povas esti uzataj por forviŝi au krei ion. Penikoj povas esti molalimaj kaj durlimaj. GIMP havas paletron por skemoj RGB, HSV, CMYK plus ilo per kiu oni povas elekti koloron de sur redaktata bildo.
Tavoloj kaj travidebleco
GIMP ebligas redaktadon de tavoloj en unu bildo. Tavoloj povas esti kaŝataj por oportuneco kaj esti parte aŭ tute travideblaj.
Efektoj kaj filtriloj
GIMP havas ĉirkau 150 defaŭltajn efektojn kaj filtrilojn. Krom tio eblas instali apartajn efektojn.
Skriptoj
GIMP ebligas krei kromaĵojn per Scheme, Perl, Python, Tcl kaj Ruby.
Dosiertipoj
GIMP povas legi kaj skribi tiujn ĉi dosier-tipojn:
- GIMP XCF, propra tipo (.xcf, densigita .xcf.gz aŭ .xcf.bz2)
- Autodesk flic animacio (.fli)
- DICOM (.dcm or .dicom)
- PostScript dokumentoj (.ps, .ps.gz, .eps)
- FITS astronomiaj bildoj (.fits, or .fit)
- Streka Streka Variskala Grafiko (.svg)
- Microsoft Windows emblemo (.ico)
- Microsoft maldensigita AVI (.avi)
- Windows rastrumaĵo (.bmp)
- Paintshop Pro bildo (.psp, .tub)
- Adobe PhotoShop Dokumentoj (.psd, .pdd)
- PNM bildo (.pnm, .ppm, .pgm, .pbm)
- Compuserve Graphics Interchange Format bildoj kaj animaciaĵoj (.gif)
- Joint Photographic Experts Group Images (.jpeg, .jpg, .jpe)
- Portable Network Graphics (.png)
- Tagged Image File Format (.tiff, .tif)
- TARGA (.tga)
- X bitmap image (.xbm, .icon, .bitmap)
- X pixmap image (.xpm)
- X window dump (.xwd)
- Zsoft PCX (.pcx)
GIMP povas legi sed ne konservi tiujn ĉi tipojn:
- Adobe PDF dosieroj (.pdf)
- Kruda bildo tipo (diversaj sufiksoj)
GIMP ankaŭ povas konservi tiujn ĉi tipojn sed ne povas ilin legi:
- HTML kiel tabelo kun koloritaj ĉeloj (.html)
- C_(programlingvo) fontkodoj kiel tabelo (.c, .h)
- Multiple Network Graphic layered image files (.mng)
- ASCII Arto aŭ HTML, bildo konsistas el diversaj simboloj
Distribuoj
GIMP estas disponebla por diversaj operaciumoj. Oficiala retpaĝaro ne distribuas instaldosierojn sed nur fontkodojn.
Instaldosieroj por Vindozo faras Jernej Simoncic. GIMP por Vindozo[1] estas projekto de SourceForge.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Hejmpaĝo de GIMP por programistoj
- Helpilo por uzantoj de GIMP
- GIMP por Vindozo
- Komuno de GIMP uzantoj
- GIMP Print