Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 583: Linio 583:
Saluton Kubof, mi kutime ne aparte atentigus vin ĉi-tie ke mi respondis al via komento metita al mia diskutpaĝo - sed ĵus mi malfrue respondis al noto kiun vi jam metis fine de januaro*, kaj samtempe ni ankaŭ diskutas en alia loko de mia diskutpaĝo. Mi sekve ne certas ĉu vi ne pretervidos mian respondon al vi en sekcio "Amasa alinomigado" :) Sincere, [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:01, 28 Apr. 2014 (UTC)
Saluton Kubof, mi kutime ne aparte atentigus vin ĉi-tie ke mi respondis al via komento metita al mia diskutpaĝo - sed ĵus mi malfrue respondis al noto kiun vi jam metis fine de januaro*, kaj samtempe ni ankaŭ diskutas en alia loko de mia diskutpaĝo. Mi sekve ne certas ĉu vi ne pretervidos mian respondon al vi en sekcio "Amasa alinomigado" :) Sincere, [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:01, 28 Apr. 2014 (UTC)
:<nowiki>*</nowiki> aldone al unua responda noto de la 9-a de marto kiun mi metis ĉi-paĝen, kaj jam dubis ĉu mi vere verkis ĝin aŭ ĉu mi nur pensis ĉu skribi ĝin, tial la duobla mencio de Marcos...
:<nowiki>*</nowiki> aldone al unua responda noto de la 9-a de marto kiun mi metis ĉi-paĝen, kaj jam dubis ĉu mi vere verkis ĝin aŭ ĉu mi nur pensis ĉu skribi ĝin, tial la duobla mencio de Marcos...

== Via eksadministrantigo ==

Mi difinis provizore nur la ĝermon. Aŭ ĉu iu jam voĉdonis? --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 13:15, 29 Apr. 2014 (UTC)

Kiel registrite je 13:15, 29 apr. 2014

Vikipedia emblemo Saluton kaj bonvenon en mia Diskuto!

Bonvoluti tion ĉi legi antaŭ ion skribi!
Se vi volas demandi min, demandu ĉi tie kaj mi ĉi tie ankaŭ respondos
Se mi demandis vin en via Diskuto, vi respondu tie!
Bv. ne uzi ĉi tie {{NovajMesaĝoj}} nek {{Nova!}}

Ĉu vi povas rapide legi tiun kontribuon?

Mi postulas, ke Pangea ĉesu siajn insultojn kaj kalumniadon. Dankon por via eventuala interveno DidiWeidmann (diskuto) 16:47, 1 Jan. 2014 (UTC)

08:34, 6 Jan. 2014 (UTC)

Geokesto2

Dankon! Uzo de vikidatumo estas plibonigo. Mi vidis Detva kaj klopodis fari same por Lechâtelet sed kiel ni povas aldoni oficiala retejo (http://www.lechatelet.fr/) en deklaro? Mi ne sukcesis aldoni novan deklaron en vikidatumo. --pino (diskuto) 09:05, 8 Jan. 2014 (UTC)

(daŭrigo) Nun mi sukcesis, bone. Alian parametron aŭtomate aldoni en ŝablonon estus tre utila: geografiaj koordinatoj. Ĉu estus malfacila ?--pino (diskuto) 09:24, 8 Jan. 2014 (UTC)
Mi laboras pri aldonado de ĉio ajn sed pri koordinatoj mi ne spertas. Tamen mi komunikas pri tio kun Tlustulimu kaj post kelka tempo (espereble) ni aldonos ankaŭ tion. Sciu, ke ne bezonatas forigadi parametrojn de ŝablonoj permane (se vi ne faras alian redakton samtempe), ĉar post kiam nova sistemo pretos mi povos lanĉi roboton. Vikidatumoj utilas nuntempe precipe por nove kreitaj artikoloj. Amike. --KuboF (diskuto) 18:18, 8 Jan. 2014 (UTC)
@Pino. La afero pri la koordinatoj estas sufiĉe malfacila, ĉar {{geokesto}}, kiu ja estas la praulo de {{geokesto2}} ja enhavas diversajn grupojn de parametroj por koordinatoj. Pro kongrueco ili nun eĉ restis en {{geokesto2}}. Sed intertempe ja aperis Lua. Kaj en somero 2013 mi eĉ kreis du Lua-modulojn por tio. Tial mi emus iel rearanĝi la koordinatojn eĉ per Lua. Ĉar mi ĉi tie nun tute sole okupiĝas pri tio, tio certe ankoraŭ iomete daŭros. :-| La moduloj ankoraŭ bezonos iom da plilaborado, kvankam la unue kreita uzota poste de {{Koord}} jam estas preskaŭ preta. Tamen mi ankoraŭ volas testi iomete kaj ekuzi ilin en ŝablonoj samtempe, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 8 Jan. 2014 (UTC)
Kompreneble, dankon Kubof kaj Tlustulimu. --pino (diskuto) 21:35, 8 Jan. 2014 (UTC)

09:33, 13 Jan. 2014 (UTC)

Averto

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Sal Pangea! Mi vidas la aktivadon de Didi. Mi jam petis lin pri markado de problemaj partoj de la portalo kaj de la artikoloj rilataj. Li evidente havas multegan liberan tempon por skribi longegajn diskutojn kaj sendadi amasmesaĝojn. Se li utiligus tiun tempon por montri al konkretaj problemoj, jam tute ne devus esti iu ajn parto de la portalo problema. En tre arka situacio mi eĉ povus pripensi ŝlosi la portalon - ja se ĝi ne bezonas regulan prilaboron, tio povus esti eble por malebligi vandaladon (tamen tio nur en vere tre akra situacio). --KuboF (diskuto) 13:16, 13 Jan. 2014 (UTC)
La portalo ja ne bezonas regulan prilaboron, nek flegadon, nek ĝisdatigojn. Kiun flegadon bezonus selekto de artikoloj, biografioj, historiaj eventoj aŭ naskiĝoj de famaj pedofiloj? Mi pensas, ke Didi nur volas atingi per tiu propono 1) negativan respondon pri la flegado fare de la uzantoj, kion li uzus kiel ekskuzon por forigi ĝin argumentante, ke ĝi necesas flegadon (malvere) kaj neniu pretas fari tion aŭ 2), se ĝi daŭrigas, manipuli ĝin laŭ sia fajfilo kaj el lia kompleta nescio pri la temo, por prezenti pedofilion kvazaŭ sinonimon de infana sekso misuzo kaj nenion-plu-endas-aldoni, kio estus abomenaĵo kaj signifus fariĝi kvalitan portalon simpla rubaĵo sen ia valoro. Mi ne scias se fermi ĝin estas bona ideo, mi eĉ konsentus forigi ĝin se tio utilus por fini la problemojn kreataj de tiu persono. Bedaŭrinda decido, ĉar ĝi estas unu el la plej kvalitaj kaj interesaj portaloj en Vikipedio (ne nur en la esperanta Vikipedio) kaj mi multe laboris en ĝi dum multaj monatoj, kun pasio kaj iluzio. Sed necesas fari ion por ne plu elteni la konstantajn manipuladojn, polemikojn, petojn de cenzuro kaj problemojn kreatajn de tiu ulo, kiuj estas jam tro multe lacigaj por mi kaj por ĉiuj. Tiu persono scias neniom pri pedofilio kaj pretendas redukti ĝin al infana seksa misuzo kaj tio estas sensenca; pedofilio estas temo tre ampleksa, oni ne povas limigi ĝin al tio, kaj tion li ne komprenas nek ŝajnas kapabli kompreni. Tiu persono estas nekapabla distingi inter enhavoj neŭtralaj kaj neneŭtralaj kaj nekapabla verki li mem neŭtrale pri la temo, kion li ripetadi demonstris. Mi demandas al mi se iu vere tralegis la enhavojn de la portalo aŭ simple parolas sen scii pri kio, simple pelataj de la demagogia kampanjo de tiu uzanto.--Pangea (diskuto) 03:08, 14 Jan. 2014 (UTC)

Redaktetoj

Eble vi vidis, ke mi ankoraŭ faras iun redaktetojn, ekzemple en la Diskutejo. Mi petas komprenon, ĉar kredu min, al mi estas ofte tre malfacili eviti ilin, eĉ uzante "Antaŭrigardo". Ekzemple, en unu el miaj lastaj komentoj en Diskutejo mi plurfoje skribis "plenreskulojn" antataŭ "neplenkreskuloj", kaj kelkajn minutojn poste mi ekrimarkis la eraron. La senco de la mesaĝo tute malsamas uzante unu aŭ alian vorton, do mi nepre devas korekti ĝin. Kiel mi diras, mi petas komprenon.--Pangea (diskuto) 23:04, 16 Jan. 2014 (UTC)

10:21, 20 Jan. 2014 (UTC)

Restarigo

Saluton. Via intenco restarigi la portalon ŝajnas al mi trafa pro tio, ke la forigo estis nura cenzuro, ne nur de enhavoj, sed de la temo mem, kaj la balotado, plena de neregulecoj kiuj senvalidigus la tutan proceduron, nura alibio por pravigi ĝin. Kiel vi mem kaj aliaj diris, la temo estas enciklopedieca kaj portalo pri la temo estas akceptebla, samkiel ekzistas portaloj pri plej diversaj temoj; do ne estis motivoj por proponi balotadon. Ni ne trompiĝu: multaj volas forigi la portalon pro nuraj personaj antipatioj al la temo mem, kaj antipatio al iu temo ne estas valida kialo por forigi enhavojn. Se iu kredis, ke iu parto, frazo aŭ vorto en la enhavoj ne estas neŭtrala, sufiĉis diri tion en la koncerna diskutpaĝo por klopodi alveni al interkonsento. Bona argumentado estas tre grava: ne sufiĉas aserti ion, necesas ke la argumentoj estu logikaj kaj ne trompaj, kaj ĉi tie la argumentoj de multaj rezistas eĉ ne la plej etan analizon. Ja tio ne estas problemo ekskuziva de Vikipedio, sed ĝenerala pritraktante ĉie la temon de pedofilio, fronte al kio multaj ŝajnas havi nenian kapablon analizi la aferojn racie. Ŝajnas al mi, ke iuj ne havas fakte enciklopediecajn celojn, sed nur emo polemiki. Al mi jam estas preskaŭ egale se la portalo malaperas aŭ daŭras, ĉar mi estas jam laca kaj ne volas, ke ĝi fariĝu fonto de konfliktoj, sed mi ne povas permesi, ke iuj prezentu la aferojn kia ili ne estas. Mi esperas, ke ni trankviliĝos kaj klopodos debati kaj rezoni civilize, centrante nin sur konkretaj punktoj. Mi ŝatus alveni al plej bonaj solvoj, sed hodiaŭ mi ne havas tempon por partopreni en la debatoj. Ĝis.--Pangea (diskuto) 20:01, 22 Jan. 2014 (UTC)

Jes, longaj mesaĝoj lacigas. Mi klopodos.--Pangea (diskuto) 05:26, 23 Jan. 2014 (UTC)

09:46, 27 Jan. 2014 (UTC)

08:30, 3 Feb. 2014 (UTC)

09:30, 10 Feb. 2014 (UTC)

08:38, 17 Feb. 2014 (UTC)

10:18, 24 Feb. 2014 (UTC)

09:30, 3 Mar. 2014 (UTC)

Komunumoj de Meksiko

Saluton, nun februaro jam pasis kaj la projekto pri plia ordigo de la miloj da artikoletoj pri la komunumoj de Meksiko ankoraŭ ne robote pluprogresis. Daŭre vi pravas, ke robota helpo tre bonas en trakto de tiom granda sumo de artikoloj, sed aliflanke la robota helpo kompreneble ĉiam nur kovras unu tasketon, do restas pesi kiam estas tute ŝablonaj taskoj taŭgaj por roboto, kaj kiam - kvankam tede - homa redaktanto povas samtempe fari plurajn individuajn redaktojn. Por tamen progresi al pli interesaj taskoj, mi petus vin sendi vian roboton fari tri absolute ŝablonajn anstataŭigojn - se vi volas en tuta vikipedio, ne nur en la artikoloj pri komunumoj de Meksiko. Unua estas simpla tajperaro en miloj da primeksikaj paĝoj, nome ŝanĝi la signaron "La geografia koordinatoj de la komunumo" al "La geografiaj koordinatoj de la komunumo" - en tio centprocente ne eblas damaĝi ion ajn :-). Dua peto estus ŝablone, mi rekomendus tutvikipedie ŝanĝi la signaron " enloĝanto" al " loĝanto", tiel ke ŝanĝiĝas ĉiuj vortformoj (do -o, -oj, -on kaj -ojn). Se iel problemas fari tion unupaŝe, alternativo estus fari ĉiujn kvar anstataŭigojn unuope. Variaĵoj kun komenca majusklo laŭ mi apenaŭ ekzistas en signifa kvanto. Paralele mi ankaŭ persone pluprilaborus paĝojn, sed la suprajn tedegajn ŝanĝojn mi ne emas persone fari. Ĉu vi sendos vian roboton? Cetere: Bonas la ideo foje persone renkontiĝi en Esperanto-evento, sed mi momente ankoraŭ ne vidus ke mia persona - kaj familia kaj profesia - situacio ŝanĝiĝus tiel ke denove ekestus tempo por mi veni al iu tia evento. Sed kiam la infanoj iom plugrandiĝos, kaj post profesia ekaktiviĝo de mia edzino mi eble povos iom redukti la propran profesiumadon, ni vidos. Nun por mi pli simplus demandi al Marcos, ĉu li ankoraŭ vivas en Bonn, kaj se jes peti lin ĉu li emus foje renkontiĝi tie, aŭ en apudaj urboj Siegburg aŭ Kolonjo, plej bone kun tekokomputiloj en apudĉefstacidoma restoracio, ĉar regule mi trajne pasas tra la urbaro (nur ke necesus elekti bonan tagon, tiel ke mi ne plu-voje malkaptus la lastan tagan trajnkonekton...). Eĉ se li nun ne tre aktivas en vikipedio, mi certas ke li plu povus bone klarigi kiel funkciigi vikipedian roboton. Tamen, ĝis nun mi ne konkrete demandis lin, ĉar mi ne vidis tagon kiam mi havus sufiĉan kvanton da disponebla tempo apudĉefstacidome... kaj tial mi eĉ ne certas ĉu li ankoraŭ estas en Bonno. Do, provizore mi emas ne mem konstrui roboton, sed peti vian roboton pri iuj aparte simplaj, aparte tedaj taskoj, kiuj ne pravigus personan tempoinveston fare de administranto kaj fake samkiel lingve kompare sperta artikol-verkisto. Ĉu vi povas realigi miajn du petojn, kaj poste eventuale akcepti pliajn? ThomasPusch (diskuto) 12:17, 9 Mar. 2014 (UTC)

09:10, 10 Mar. 2014 (UTC)

Artikoloj pri bestoj kaj plantoj

Dankon pro klarigo. Sed laŭ mi la plia aldono de "projektoj" estas senutila en tiaj artikoloj, ĉar la informo estas jam havebla danke al la informo en la "kesto". --Forstbirdo (diskuto) 14:08, 16 Mar. 2014 (UTC)

Kaj literaturo havas alian signifon ol bibliografio. Temas laŭ mi pri tiu ĉi. --Forstbirdo (diskuto) 19:11, 16 Mar. 2014 (UTC)

07:14, 17 Mar. 2014 (UTC)

18:56, 24 Mar. 2014 (UTC)

09:20, 31 Mar. 2014 (UTC)

08:00, 7 Apr. 2014 (UTC)

07:18, 14 Apr. 2014 (UTC)

Legindeco de la artikolo nudelo

Post postulo de diversaj kontribuantoj en la disktuejo mi forigis la artikolon nudelo el la listo de la legindaj artikoloj. La kialo estas evidenta, ĝi ne plenumigas la kriteriojn objektivajn por la atributo "leginda": Unue la artikolo estas tre mallonga (nome malpli ol 4000 bitokoj). Artikolo kun malpli ol 8000 bitokoj nun en tre esceptaj kazoj entute devus ricevi la atributon leginda kaj malgraŭ ĝia mallongeco granda parto de la artikolo eĉ nur estas listo kun alidirektoj al aliaj artikoloj. Do la efektive artiklolo longas eĉ malpli ol 2000 bitokoj. Certer la longeco estas ne la unika kriterio kaj en tre escepetaj kazoj ankaŭ mallonga artikolo povas meriti tian atributon. Sed direndas, ke la artikoleto vere nur tre supraĵe traktas esencajn trajtojn de la temo. Alia kriterio estas referencoj. La artikolo havas eĉ ne unu solan entekstan referencon. Tial ankaŭ tiun kriterion ĝi tute ne plenumigas. Trie ek de la decido mallegindigi ĝin ne okazis esencaj modifoj. Pro tiuj evidentaj kialoj via nuligo de mia redakto estas malkorekta kaj ne estas akceptebla nuntempe la remeto de nudelo al la listo de legindaj artikoloj, sen ke la necesaj plibonigoj okazos. Se la legindeco de nudelo al vi ion signifas, mi elkore invitas vin transformi ĝin al vere leginda artikolo. Se ĝi atingis longecon akcpeteblan (de almenau 10000 bitokoj), estos verikta en bona stilo kaj enhavos la bezonatajn referencojn (oni povas ankaŭ kopii ilin el la alilingvaj versioj), tiam mi estos la unua, kiu volonte subtenos la remeton de la artikolo al la listo legindaj artikoloj. Niaj legindaj artikoloj tamen devas plenigi minimumajn kvalitajn kriteriojn, se ni ne volas, ke Esperanto-vikipedio ricevos la reputacion de diletanta vikipedio! Mi esperas, ke vi komprenas surbaze de tiuj argumentoj, ke mi restarigas miajn redaktojn, kiujn vi nuligis. Amike salutas vin DidiWeidmann (diskuto) 17:28, 18 Apr. 2014 (UTC)

Kara Didi, unue bonvolu skribi iom pli koncize - tio daŭros malpli multan tempon al vi por skribi kaj al mi por legi ;)
Due, kiu estas la "diversaj kontribuantoj en la disktuejo"? Se temas pri nuntempa sekcio Mallegindigi artikolon, tie estas unu homo post kies atentigo vi efektivigis la ideon. Ĉu estas iuj diskutoj, kiujn mi pretervidis?
Trie, mi tute konsentas pri ekslegindigo de "Nudelo" - ĝi tute ne plenumas la kriteriojn, almenaŭ pri kontrolebleco de asertoj (ja mi mem markis ĝin pri senfonteco). Ĉu vi tamen konsideras taŭge en tiu ĉi momento ekslegindigi ĉiujn 78 senfontajn legindajn kaj 54 senfontajn elstarajn artikolojn? Aŭ ĉu vi preferas almenaŭ demandi la komunumon?
Amike. --KuboF (diskuto) 17:51, 18 Apr. 2014 (UTC)
Bonvolu pludiskuti en Diskutejo por ne rompi duskuton en kelkajn erojn. --KuboF (diskuto) 17:54, 18 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubo, estas vere ridinda, ke vi volas defendi la legindecon de tiel mizera artikolo kiel estas nudelo. Por komparo rigardu la koncernajn artikolojn en la germana kaj angla versio de vikipedio, kiuj ambaŭ estas multe pli riĉaj, tamen neniu havis la ideojn al tiuj artikoloj tie doni la statuson de "legindeco". Doni statuson de legindeco al artikoloj, kiuj laŭ ilia kvalito kaj grandeco absolute ne meritas tion, damaĝas la reputacion de nia vikipedio. Se vi malfermas redaktomiliton en tia afero, tio estus vere stranga kaj ne komprenebla agado! Mi jam diris, al vi, se vi volas konservi la artikolon kiel leginda, tiam faru ion, ke ĝi fariĝu leginda. Ĉio alia estas absurdaĵo!DidiWeidmann (diskuto) 21:07, 18 Apr. 2014 (UTC)
Kara Didi, mi verdire ne protektas la artikolon (mi tute konsentas, ke ĝi neniel estas leginda), mi protektas almenaŭ bazan vicordon de aferoj. Do ekz., se ni kreis paĝon por trakti ekslegindigon, ne sufiĉas diri "mi efektivigis ekslegindigon". Mi persone preferus, ke ni povu en rapida procezo (nuntempe tio signifas "tuj, sen diskuto, kun mencio en iu centra loko") ekslegindigi kaj ekselstarigi ĉiujn statushavajn artikolojn sen referencoj (kaj pri aliaj, kiuj ne plenumas kriteriojn ni povas diskuti). Se vi volas forigi statuson de iu ajn artikolo alimaniere ol per kutima interkonsentita procezo vi tion prefere almenaŭ diru anticipe, ja sendiskuta rompado de kutimoj estas konsiderata kiel vandalaĵo en multaj okazoj... Kaj nun, kiam estas konflikto pri la agado, prefere ni revenu al elirpunkto kaj findiskutu ĝin. --KuboF (diskuto) 21:26, 18 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubo, via riproĉo, ke la proceduro ne estis observita estas malprava kaj via stranga lukto, kiun vi kaŭzas nun vere absurda! Kiel dirite jam en novembro 2012 al la artikolo estis mincaita la perdo de ĝia statuso de legindindeco - la ŝablono ja bone videblas. La aldono de tiu ŝablono estis fakte la malfermo de la diskuto. Ke neniu reagis, simple signifas, ke neniu volis diskuti - la ebleco ekzistis! Do fakte jam en decembro 2012 mi povintus mallegindigi la artikolon tute regularkonforme! Tamen mi mallegindigis la artikolon nur plurajn tagojn post publika postulo pri mallegindigo, fare de Mutichou, kiu trovis cetere subtenon de Tlustulimu kaj nenian kontraŭstaron. La restarigo de legindeco aliflanke postulas pliponigon de la artikolo kaj poste novan voĉdonon pri legindeco. Se vi restarigas nun simple la legindecon, tiam fakte vi vundas la regularon, dum male mia ago de mallegindigo estis tute regulkonforma.DidiWeidmann (diskuto) 22:10, 18 Apr. 2014 (UTC)
Por ion ankoraŭ klarigi: Ni ne havas ĝis nun eksplicitan proceduron pri mallengindigo. Sed oni por jure paroli povas uzi analogian proceduron al forigo. Ĉar forigo estas pli forta ago ol mallegindigo, certe la analoga apliko de la foriga regularo por mallegindigo estas jure pli ol korekta. La foriga regularo antaŭvidas maksimuman tempolimon de 1 semajno post postulo de forigo, se neniu protestas kaj postulas diskuton. Kiel dirite la minaco/postulo de mallegindigo al la artikolo nudelo estis anoncita jam en novembro 2012. Kontraŭ tio ne venis protesto. Cetere ŝajne ne ekzistas protokolo pri la siatempa legindigo de la artikolo. Do mi eĉ havas dubon, ĉu en la konkreta kazo okazis korekta baloto - mi certe voĉdonintus kontraŭ!DidiWeidmann (diskuto) 22:27, 18 Apr. 2014 (UTC)
Didi, denove mi vin petas pri plikoncizigo de viaj eseoj, ili vere estas tro longaj!
Ŝablonigo de la artikolo pri senfonteco estis rimarkigo pri senfonteco, ne unua paŝo de ekslegindiga procezo (mi dirus, ke la nula, prepara paŝo). Konsciu, ke la ŝablono estis aldonita robote, do ĝi ne aperis en Lastaj ŝanĝoj nek en kutima Atentaro (eĉ atentaro de ĝiaj kontribuintoj!). Krome, kutima procezo por forigo konsistas ankaŭ de atentigo de ĉefaŭtoro(j). Se vi volas kompari procedurojn, prefere al ekslegindigo komparu ekselstarigon - kaj tiu ja postulas diskuton en koncerna paĝo. Do ekslegindigo tute ne estis konforma al laŭ tiu komparo.
Mi jam x-foje ripetas, ke mi neniel pensas, ke la artikolo meritas legindan statuson (eble ĝerman...). Sed faradu ni aferojn sisteme - aŭ ni diskutu pri ĉiuj artikoloj aŭ ni difinu iun sojlon sub kiu ne necesas diskuti. Sed faru ni tion sisteme, ne arbitre! (aliokaze denove estos perditaj protokoloj...) Mi preferas starigi tian sojlon, precipe ĉar mi (kiel fakte nuntempa ĉefprizorganto de balotoj pri elstarigo / legindigo / ekselstarigo) scias kiom multe da energio kostus al ni formala diskutado.
--KuboF (diskuto) 23:15, 18 Apr. 2014 (UTC)
Admono: Kara Kubo - via ago nuligi la mallegindecon de nudelo estas malakceptebla mi petas vi fariĝu racia!DidiWeidmann (diskuto) 12:01, 19 Apr. 2014 (UTC)
DidiWeidmann, vi vidas, ke la komunumo malakceptas sendiskutan ekslegindigon kaj ekzemple mi konsideras tion malakceptebla. Mi proponis sisteman solvon sed vi ne emis plu diskuti pri ĝi (kion mi vere bedaŭras). Ĉiuokaze, nun estas lanĉita diskuto ĉe Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Nudelo - bonvolu partopreni. --KuboF (diskuto) 12:06, 19 Apr. 2014 (UTC)
Kara KuboF - ne parolu en la nomo de la komunumo: Krom vi neniu en tiu-ĉi afero intervenis - memkompreneble oni povas por ĉiu simpla afero krei sisteman proceduron, sed tiam ni iun tagon ne plu povas labori sed devus por ĉiu ago malfermi komplikan diskuton! En kazoj evidentaj kaj klaraj administrantoj devas havi certan decidorajton. En la kazo, ke tia dedico estas enhave erara, oni povas malfermi diskuton. Mia propono estas, ke por mallegindigo ni apliku similan metodon kiel por forigoj. Mi havus komprenon por vi, se vi opinius, ke la artikolo nudelo meritus konservon en la listo de legindeco. Tio tamen ne estas la kazo, vi mem asertas, ke tiu artikolo neniel meritas legindecon. Do vere via konduto simple estas absurda kaj viaj riproĉoj al mi senbazaj! Laŭ la impreso, kiun mi havas, estas evidenta fakto, ke se la komunumo ion deziras, tiam tion, ke nudelo ne estu en la listo de legindaj artikoloj.DidiWeidmann (diskuto) 13:20, 19 Apr. 2014 (UTC)
Didi, mi ĝojas, ke ni havas similan opinion pri tio! Kiel mi jam skribis milfoje kaj ankaŭ antaŭmomente mi ankaŭ volas havi proceduron similan al forigado, do por klaraj kazo havi sendiskutan proceduron similan al tuja forigado (sed kun nepra protokoligo ie konkretloke) kaj por diskuteblaj kazoj diskutadon similan al kutima forigado. Ĉu vi volas helpi pri starigo de tiu pli simpla proceduro? Mi jam miajn proponojn por la kriterioj multfoje diris. Estas via vico. --KuboF (diskuto) 13:28, 19 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubo, mi havas la impreson, ke vi ie havas nodon. Eĉ se vere mi preteratentintus proceduron - principo de la romia juro (kiu validas preskaŭ ĉie en Eŭropo) estas: "Kie ne estas plendanto, ne estas juĝisto!" - Via interveno do nur estintus prava, se vi volis esprimi malkonsenton kun mia laŭdire arbitra decido, do se vi havintus la opinion, ke nudelo devus resti leginda! Via interveno tamen estis simple rigida aplikado de formalaj principoj (kiuj cetere estas via persona interpreto) kaj tial evidente superflua. La principo de la romia juro formulas tiel: Plendanto havas nur plendorajton, kiam li volas postuli modifon de la decido. Vi tamen ja, kiel vi mem asertis, ne deziris relegindigon de la artikolo nudelo, do per aliaj vortoj: vi ne estis interesita partio kaj tial eĉ ne havintus plendorajton ... - ĉu vi sukcesis sekvi tiujn klarigojn?DidiWeidmann (diskuto) 15:21, 19 Apr. 2014 (UTC)
Didi, mi ja volas ŝanĝon de proponita proceduro (arbitra decido sen anticipe interkonsentitaj kriterioj), do mi havas plendorajton. Jam estas la artikolo en formala proceduro por ekslegindigo kaj estas proponitaj paŝoj por estonteco (diskutejo, NPLA, NLEA). Se estus vi, kiu longtempe prizorgadus tiujn disktojn / balotojn vi tuj komprenus miajn intencojn (kiuj ja ne estas tro apartaj de viaj deklaritaj), do precipe sisteman, dokumentitaj kaj plej eble simplan pritraktadon de statusforigoj. Ĉu ni nun povus finfine diskuti konstruige? --KuboF (diskuto) 15:53, 19 Apr. 2014 (UTC)

Mi provas rediri per simplaj vorto: Kubo, vi ĵus kreis grandan problemon, kie neniu problemo ekzistis kaj nun vi volas proponi por krei superfluan proceduron por solvi la tute ne ekzistantan problemon. Vi simple misinterpretis la regularon, kaj tial al mi kaŭzis multe da ĝeno kaj tempoperdo por nenio. Ĉar je la fino tamen estos mallegindigita nudelo. DidiWeidmann (diskuto) 15:38, 19 Apr. 2014 (UTC)

Mi komprenas, ke vi dum lastaj jaroj ne prizorgadis balotojn pri EA / LA / NPEA, aliokaze vi tuj scius, ke la ekslegindigo de Nudelo ne estos fino sed nur plia paŝo en longtempa procezo de kvalito-taksado. Se vi estus pli ema al diskutado (do ambaŭflanka komprenema komunikado) ni jam povus havi starigitan kvalito-sojlon por tuj forigi statuson de artikoloj. Do ne temis pri protektado de unu sola artikolo, sed sistema prilaborado de pli ol cento da ili (kion vi tute ne menciis, sed mi ekde komenco celis al tio). Mi ja ŝatas diskutante solvadi problemojn, sed ni diskutu konstruige! --KuboF (diskuto) 15:53, 19 Apr. 2014 (UTC)
Mi vere ne komprenas, kion vi volas: Ni jam havas proceduron. Estas klare la kriterioj por legindaj kaj elstaraj artikoloj. La klarajn ni laŭ la nuna regularo povas mallegindigi post anonco post paso de unu tago aŭ maksimume unu semajno sen disktuo, krom se iu en specifa kazo postulas diskuton. Postuli diskuton tamen povas nur persono, kiu malkonsentas kun la mallegindigo aŭ malelstarigo. Kiel dirite, ĉar ne ekzistas la problemo mi ankaŭ ne vidas eblecon diskuti pri ĝi. La problemo estas, ke ni devas malelstarigi kaj mallegindigi ankoraŭ grandan kvanton da artikoloj - bedaŭrinde, sed se neniu ilin plibonigas, ne estas alia ebleco. DidiWeidmann (diskuto) 16:06, 19 Apr. 2014 (UTC)
Bonvolu pruvi „La klarajn ni laŭ la nuna regularo povas mallegindigi post anonco post paso de unu tago aŭ maksimume unu semajno sen disktuo, krom se iu en specifa kazo postulas diskuton.” Sen pruvo tiu eldiro validas tute nenion. Mi vere volas tion legi! --KuboF (diskuto) 16:11, 19 Apr. 2014 (UTC)

Bonvolu diskuti pri kriterioj por tuja forigo de statuso. --KuboF (diskuto) 16:47, 22 Apr. 2014 (UTC)

08:34, 21 Apr. 2014 (UTC)

Angulo -

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Angulo&oldid=5237312&diff=cur

Kial vi forviŝis {{el}} kaj proverboj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:38, 23 Apr. 2014 (UTC)

Uzado de {{El}} estas iom kontroversa, mi ĝin kutime forigas kiam mi ĝin konsideras maltaŭga aspekte. Same faras kelkaj aliaj uzantoj, dum aliaj ĝin aldonas kaj ĝenerale mankas interkonsento pri tio.
Pri proverboj rigardu la redakto-resumon. --KuboF (diskuto) 12:45, 23 Apr. 2014 (UTC)
Mi proponas aldoni pli grandan informon ke {{El}} ne estas rekomendata. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:21, 23 Apr. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz:: Mi ja ŝatus tion, sed ne estas ĝenerala interkonsento de la komunumo (aŭ eĉ de signife pli granda parto). La afero evoluiĝas laŭ tempo, iam estas pli da kontraŭo, iam pli da poro... Nun mi kuraĝas prezenti nur mian personan opinion - ke ĝi estas maltaŭga ne nur laŭ aspekto sed ankaŭ laŭ teĥnika principo; neŭtrala klarigo estas en ties dokumentado. --KuboF (diskuto) 15:17, 23 Apr. 2014 (UTC)

07:22, 28 Apr. 2014 (UTC)

Respondo malfrua...

Saluton Kubof, mi kutime ne aparte atentigus vin ĉi-tie ke mi respondis al via komento metita al mia diskutpaĝo - sed ĵus mi malfrue respondis al noto kiun vi jam metis fine de januaro*, kaj samtempe ni ankaŭ diskutas en alia loko de mia diskutpaĝo. Mi sekve ne certas ĉu vi ne pretervidos mian respondon al vi en sekcio "Amasa alinomigado" :) Sincere, ThomasPusch (diskuto) 22:01, 28 Apr. 2014 (UTC)

* aldone al unua responda noto de la 9-a de marto kiun mi metis ĉi-paĝen, kaj jam dubis ĉu mi vere verkis ĝin aŭ ĉu mi nur pensis ĉu skribi ĝin, tial la duobla mencio de Marcos...

Via eksadministrantigo

Mi difinis provizore nur la ĝermon. Aŭ ĉu iu jam voĉdonis? -- PEJNO Simono Diskuto  13:15, 29 Apr. 2014 (UTC)