Jura-Esperanto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 72: | Linio 72: | ||
==Eventoj== |
==Eventoj== |
||
===2014 en [[Kulturoteko]] "Albert Camus" en [[Dole]]=== |
===2014 en [[Kulturoteko]] "Albert Camus" en [[Dole]]=== |
||
*La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio"kun [[Dominique Jacquin]], administranto de Vikipedio pli konata sub la nomo [[Pino]] |
*La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio"kun [[Dominique Jacquin]], administranto de Vikipedio pli konata sub la nomo [[Uzanto:Pino]] |
||
, ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la [[Nacia Esperanto-Muzeo (Gray)]], kaj spektado de la filmo " Esperanto" de [[Jean-Dominique Gautier]]. |
, ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la [[Nacia Esperanto-Muzeo (Gray)]], kaj spektado de la filmo " Esperanto" de [[Jean-Dominique Gautier]]. |
||
Kiel registrite je 12:30, 17 okt. 2014
Jura-Esperanto estas franca asocio pri Esperanto. Ĝi estis fondita en 2006 en Besain , franca komunumo lokita en kantono de Poligny, en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.
Ĝi estas amika rondo en kiu Ĵurasanoj malkovras kaj lernas esperanton.
Tiu asocio ĉiujare organizas unutagajn staĝojn ĉiujare en nova loko.
Historio
Jura-Esperanto naskiĝis septembre 2006 en Besain ĉe la familio Desbrières en "La Flava Domo", kiam esperantistoj el diversaj lokoj de la departemento Jura deziris lerni kune. De 2006 ĝis la 28-an de majo 2013 la grupo kunvenis regule ( unue unufoje monate, kaj poste dufoje monate). La grupo akceptis novulojn kaj kreskis.
Dum 2012 anoj de Clairvaux-les-Lacs kuniĝis ĉirkaŭ Monique Paquelier kaj kreis duan grupon de Jura-Esperanto.
Kaj post la prelego de Mireille Grosjean en kulturoteko "Albert Camus" en la kvartalo de Mesnils-Pasteur en Dole evidentiĝis ke la unua historia periodo de Jura-Esperanto finiĝis kaj ke la dua komenciĝis.
Junie 2013, Jura-Esperanto reorganizis sin, kaj starigas novajn kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj en kulturoteko "Albert Camus" en Dole.
De oktobro 2013 okazas kursoj de esperanto ĉiusemajne merkrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo, kadre de kulturoteko "Albert Camus" en Dole
Kursoj
Dufoje monate parto de Jura-Esperanto kunvenas en Besain, sabaton de la 10a ĝis la 12-a horo.
Ĉiumerkrede antaŭ la vespermanĝo anoj de Clairvaux-les-Lacs ariĝas en Hautecour.
Junie 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis esperanton al infanoj.
Unutagaj staĝoj
- 1-a Unutaga staĝo okazis en la "MJC" (kultura centro) de Arbois en 2007;
- 2-a Unutaga staĝo okazis en la "CFPPA" (lernejo por plenkreskuloj pri agrikulturo) de Montmorot en 2008;
- 3-a Unutaga staĝo okazis en "Biolopin" (ekovilaĝo) de Saint-Maur (Jura) en 2009;
- 4-a Unutaga staĝo okazis en "Cirque Va-et-Vient" (Cirko kaj cirka lernejo) de Crotenay en 2010;
- 5-a Unutaga staĝo okazis en natur-gastejo de Les Planches-près-Arbois en 2011 (partoprenis pli ol 50 uloj el Ĵurasio kaj el la najbaraj departementoj (Doubs, Ain, Côte-d'Or, Saône-et-Loire kaj eĉ el Savojo, okazis prezento de esperanto, kursoj, labor-grupo pri traduko por pliriĉigi Vikipedion, kaj francaj tradiciaj dancoj gviditaj en esperanto, kaj turisma vizito de la Groto de Les Planches-près-Arbois (vidu la filmon: http://www.youtube.com/watch?v=IVkXD56UY8M);
- 6-a Unutaga staĝo okazis en la salonoj de la urbodomo de Besain la 25-an de februaro 2012. Olivier Lautrou prezentis sian vojaĝon tra Sud-Ameriko kun sia edzino Magali danke al esperanto (vidu: http://vojaghoensudameriko.en-escale.com/).
-
Unua vizito de la groto de Les Planches okaze de la staĝo 2011
-
Jura esperanto tradiciaj dancoj 2011
-
Jura-Esperanto Infanoj 2011
-
Vikipedia laboro 2011
Koncerto
- Aprile 2010, Jura-Esperanto venigis la muzik-kantistojn de Duoble Unu, kiu prezentis sian spektaklon : "Mediteraneo", en pluraj lokoj en la departemento Jura : malliberejo de Lons-le-Saunier, ekovilaĝeto "Biolopin" en Saint-Maur, liceo en Salins-les-Bains, kaj en Montrond.
Prelego
- Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en la kvartalo de Mesnils-Pasteur en Dole la 28-an de majo 2013.
Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.
Vizito de esperantistoj
- La 18-an de junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio : Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino.
Kaj Alain Droyer prezentos esperantan muzikon la 25-an de junio.
- La 11-an de oktobro 2014, Jura-Esperanto ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto.
Tradukoj
Jura-Esperanto :
- tradukis el la franca lingvo kaj eldonis dum 2010 ĉe La Arĝenta Ŝlosilo la romaneton verkitan de Jonas Lenn : La karna maŭzoleo.
- esperantigis la retejon de nooSFere, faka retejo.
- esperantigis kaj eldonis mem-stare turisman flugfolion pri Groto de Les Planches-près-Arbois disdonebla ĉe la akceptejo de la Groto.
Les Résistives en Besain
Jura-Esperanto aktive kunlaboris por organizi kaj partoprenis "Résistives-Festo"-jn la 28-an de julio 2012 kaj denove la 10-an de aŭgusto 2013. "Les Résistives" estas eko-festo. http://collectifcitoyens.tumblr.com/
Eventoj
2014 en Kulturoteko "Albert Camus" en Dole
- La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio"kun Dominique Jacquin, administranto de Vikipedio pli konata sub la nomo Uzanto:Pino
, ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.