Volapuko II: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e ŝablono {{EdE}} anstataŭ nura kategorio |
e Kategorio:Enciklopedio de Esperanto forigita favore al Kategorio:Vikipedio:Enciklopedio de Esperanto produktata de ŝablono {{EdE}} |
||
Linio 269: | Linio 269: | ||
* [http://katalogo.uea.org/index.php?trovu=jes&subkat=volapuko Lernolibroj el la Universala Esperanto-Asocio] |
* [http://katalogo.uea.org/index.php?trovu=jes&subkat=volapuko Lernolibroj el la Universala Esperanto-Asocio] |
||
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]] |
|||
{{EdE|V}} |
{{EdE|V}} |
||
[[Kategorio:Volapuko]] |
[[Kategorio:Volapuko]] |
Kiel registrite je 18:22, 30 mar. 2015
Volapuko (Volapük II) | ||
konstruita lingvo | ||
---|---|---|
Parolata en | Anglujo, Nederlando, Francujo, Pollando, Aŭstrujo, kaj tiel plu. | |
Denaskaj parolantoj | 0 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata | |
Skribo | latina alfabeto kun kelkaj aldonoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Planlingvo | ||
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | vol | |
SIL | VOL | |
Angla nomo | Volapük II | |
Vikipedio | ||
En la jaro 1931, la nederlandano Arie de Jong faris revizion de la planlingvo Volapük I (esperante: Volapuko I). Tiu revizio ofte nomiĝas Volapük II (esperante Volapuko II), kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la nunaj parolantoj de Volapuko ĝenerale. Nuntempaj volapukistoj uzas tiun version. Do, oni rekomendas, ke se interesatoj volas lerni Volapukon, ili lernu la revizion Volapuko II.
La germana sacerdoto Johann Martin Schleyer /ʃlaɪər/, kreis la originalan lingvon Volapuko I por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. Laŭ Schleyer mem, tio okazis en la nokto de la 31-a de marto de la jaro 1879, kiam li ne povis dormi kaj la projekto aperis preta, aŭ preskaŭ preta, en lia menso. En la jaro 1880, la lingvo publikiĝis. Volapuko II estas la nova plibonigita dialekto de tiu originala Volapuko I. La slogano en Volapuko II estas «Menefe bal püki bal», kiu signifas «Al unu homaro unu lingvon».
Alfabeto kaj prononco
Volapuko II havas 27 literojn, same kiel originale Volapuko I. En la sekva listo, prononcindikoj estas laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto:
a /a/, ä /ɛ/, b /b/, c /tʃ/ aŭ /dʒ/,
d /d/, e /e/, f /f/, g /g/, h /h/,
i /i/, j /ʃ/ aŭ /ʒ/, k /k/, l /l/,
m /m/, n /n/, o /o/, ö /ø/, p /p/,
r /r/, s /s/ aŭ /z/, t /t/, u /u/, ü /y/,
v /v/, x /ks/ aŭ /gz/, y /j/, z /ts/ aŭ /dz/
Akcento trafas la lastan silabon. Senakcentaj estas nur la du vortfinaj partikuloj -li (ĉu) kaj -la (dubitativa modo).
Du apudaj vokaloj neniam formas diftongon, sed estas apartaj plenaj vokaloj, ekzemple, taid /ta'id/ («tajdo»), rein /re'in/ («pluvo»).
Ekzemploj
Volapuke | Esperante |
---|---|
Nifos | Neĝas |
O flen katik, glidö! | O kara amiko, saluton! |
Pardö! | Pardonon! |
Tim kinik binos-li? | Kioma horo estas? |
Penob flenes obik | Mi skribas al miaj amikoj |
Fidol fiti mela... | Vi manĝas fiŝon de la maro... |
Adyö! | Adiaŭ! |
Baza Gramatiko
Kazoj
Kiel la germana kaj la rusa, Volapuko havas morfologiajn gramatikajn kazojn:
kazo | ekzemplo | signifo |
---|---|---|
nominativo | flen | amiko |
genitivo | flena | de amiko |
dativo | flene | al amiko |
akuzativo | fleni | amikon |
vokativo | o flen | o amiko |
Pluraloj finiĝas per -s: flenes («al amikoj»), flenas («de amikoj»). Kiel en la rusa, en Volapuko, artikolo ĝenerale ne ekzistas; do, flen signifas «la amiko» aŭ «amiko». Ekzistas difina artikolo el por fremdaj aŭ nomaj vortoj:
kazo | ekzemplo | signifo |
---|---|---|
nominativo | el Tolstoy | Tolstoj |
genitivo | ela Tolstoy | de Tolstoj |
dativo | ele Tolstoy | al Tolstoj |
akuzativo | eli Tolstoy | Tolstoj-on |
Personaj Pronomoj
persono | singulara | plurala |
---|---|---|
1-a | ob | obs |
2-a | ol | ols |
2-a ĝentila | or | ors |
3-a maskla | om | oms |
3-a femala | of | ofs |
3-a neŭtra | on | ons |
3-a nedifina | oy | oys |
3-a sensubjekta abstrakta | os | os |
Verboj
La formo de personaj pronomoj mem povas esti kiel la finiĝo de finitiva verbo. Se oni uzas la pronomon aparte kun la verbo, tio estas por emfazo. La infinitivverba finiĝo estas -ön: binön («esti»).
Aspekttensaj prefiksoj
aspekttenso | Esperanta ekvivalento | Volapuka prefikso |
---|---|---|
preterito | V-is, estis V-anta | ä-V |
perfekta prezenco | estas V-inta | e-V |
perfekta preterito | estis V-inta | i-V |
futuro | V-os | o-V |
perfekta futuro | estos V-inta | u-V |
Modaj sufiksoj
modo | Esperanta ekvivalento | Volapuka sufikso |
---|---|---|
volativo | V-u | V-öd |
optativo | bonvolu V-i | V-ös |
kondicionalo | V-us | V-öv |
Ekzemploj
- fidön. manĝi.
- Fidob. Mi manĝas.
- Ob fidob. Manĝas mi.
- Äfidol. Vi manĝis.
- Äfidol-la. Vi eble manĝis.
- Ifidom. Li estis manĝinta.
- Fidobs. Ni manĝas.
- Obs fidobs. Manĝas ni.
- Fidomöd. Li manĝu.
- Äfidoms. Ili manĝis.
- Oms äfidoms-la. Eble manĝis ili.
- Efidom. Li estas manĝinta.
- Ofidoy. Oni manĝos.
- Fidolöd. Manĝu.
- Fidolös. Bonvolu manĝi.
- Ofidoy-la. Oni eble manĝos.
- Onifos. Neĝos.
Adjektivoj
Adjektivoj finiĝas per -ik: gudik («bona»). Rekte post substantivo, epitetaj adjektivoj akordiĝas nek kaze nek nombre: fiti gudik («fiŝon bonan»).
Adjektivo akordiĝas kaze kaj nombre kiam:
- ĝi troviĝas antaŭ la substantivo: gudikis fitis («bonajn fiŝojn»);
- ĝi disiĝas de substantivo per unu aŭ pluraj vortoj neadjektivaj: fitis vemo gudikis («fiŝojn tre bonajn»);
- ĝi uziĝas sen substantivo: Sumolöd gudikis («Prenu la bonajn»);
- ĝi rilatas kiel epiteta adjektivo al pli ol unu substantivo: fitis e katis gudik («fiŝojn kaj bonajn katojn»), fitis e katis gudikis («bonajn fiŝojn kaj katojn»).
Predikativa adjektivo akordiĝas nombre: Fits ola binons gudiks («Fiŝoj de vi estas bonaj»).
Adverboj
Simile kiel en Esperanto, en Volapuko ekzistas du tipoj de adverboj: la regulaj kun finiĝo -o kaj la neregulaj de variaj formoj: gudo («bone»), tu («tro»).
Literaturo
- Cherpillod, André. Konciza Gramatiko de Volapuko (Gramat brefik Volapüka). Francujo: Memeldono, 1995. esperante
- Cherpillod, André. Vortaro Volapük-Esperanto kaj Esperanto-Volapük (Vödabuk Volapük-Sperantapük e Sperantapük-Volapük). Francujo: Eldonejo La Blanchetière, 2003. esperante volapuke