Bibliografio de Internacia Lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
{{kursiva titolo}} |
{{kursiva titolo}} |
||
{{informkesto Esperanto-libro |
{{informkesto Esperanto-libro |
||
| titolo = Bibliografio de Internacia Lingvo |
| titolo = ''Bibliografio de Internacia Lingvo'' |
||
| aŭtoro = Petro Stojan |
| aŭtoro = Petro Stojan |
||
| eldonjaro = 1929 |
| eldonjaro = 1929 |
Kiel registrite je 13:06, 26 maj. 2016
''Bibliografio de Internacia Lingvo'' | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Petro Stojan | |
Eldonjaro | 1929 | |
Urbo | Ĝenevo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 562 | |
ISBN | 3 487 04660 1 | |
Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL) estas historia sistema katalogo de planlingvaj publikigaĵoj, kiun ellaboris kaj komentariis Petro E. Stojan. Ĝenevo: UEA, 1929, 560 p., formato 24x16 cm. Represo Hildesheim, Novjorko: Georg Olms 1973 kun bibliografia aldono de Reinhard Haupenthal (ISBN 3-487-04660-1).
Enhavo
BIL registras 6333 bibliografiajn erojn de difinita minimuma amplekso. Ĉe multaj gravaj verkoj, ekzemple ĉe vortaroj, troviĝas mallongaj recenzaj notoj. En la komenco troviĝas listo de pli ol 300 artefaritaj lingvoj ĝistiamaj. Fine de la libro troviĝas kompara teksto (Patro nia) en multaj el la lingvoj kaj (nekompleta) alfabeta indekso de personoj. La aranĝo laŭ temoj ne konformas al hodiaŭaj kutimoj, tiel ke oni unue devas lerni la ordo-sistemon de BIL por labori per ĝi.
Moderna juĝo
BIL ĝis hodiaŭ restis la bibliografia norm-verko de la interlingvistiko. La Esperanto-publikigaĵojn de la periodo ĝis 1913 jam registris la katalogo de la biblioteko de Davidov. Por la jaroj post 1929 mankas kompleta bibliografio. La hodiaŭ plej ampleksa kaj plej facile en la reto konsultebla registro estas la elektronika katalogo de la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Historiaj recenzoj de 1930 kaj 1933
1930: "Stojan ne limigis sian serĉadon al Esperanto, nek al aliaj sistemoj de helplingvoj; li vastigis ĝin, ampleksante ĉion, kio iel militis, vane aŭ sukcese, kontraŭ la baro de l'diverslingveco. Tial, li studis la provojn de universala alfabeto, de filozofia gramatiko, de logistiko, de pasigrafioj, aŭ la uzatajn gestlingvojn, ciferskribojn, internaciajn stenografiojn kaj signarojn. Ĝi estas esence la listo de ĉiuj verkoj, kiuj traktis la ĵus cititajn temojn, kun montro de l'aperdato, loko, presejo, paĝnombro kaj formato. Pri la gravaj verkoj, tiujn informojn akompanas mallonga resumo, aŭ citaĵoj, aŭ rimarkoj de l' kompilinto. La verko, kaj ĝiaj diversaj ĉapitroj, estas prezentataj per atentindaj enkondukaj artikoloj. Ĉio atingebla estis uzata." (G. S., Esperanto, 1930, p. 34.)
1933: "Tiu ĉi gravega verko estis plejmulte uzata dum la redaktado de la Enciklopedio de Esperanto, kaj malgraŭ ĝia nepraktika dividado, ĝi tre faciligis la redaktan laboron".
Eksteraj ligiloj
- La Enciklopedio de Esperanto en sia originala formo en la Interreto
- La Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).