Paŭso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Linio 5: Linio 5:
Por pruvi, ke vorto aŭ vortumo estas vera paŭso, ne sufiĉas montri paralelajn esprimojn en du lingvoj, ĉar simila esprimo povas aperi en la lingvoj sendepende. Tio estas malpli probabla, kiam la pruntedona esprimo gramatike malsimilas la prunteprenan lingvon aŭ la paŭso enhavas malevidentan aŭ senlogikan metaforon.

[[Repruntado]] (el prunto aŭ preno) en [[lingvoscienco]] estas la procezo en kiu unu [[vorto]] veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikaa kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn.
[[Repruntado]] (el prunto aŭ preno) en [[lingvoscienco]] estas la procezo en kiu unu [[vorto]] veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikata kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn.

== Ekzemploj el Esperanto ==
== Ekzemploj el Esperanto ==

Nuna versio ekde 22:41, 11 dec. 2016

Paŭso (aŭ tradukpruntoprunta tradukokalkeo) estas esprimo kreita en unu lingvo per traduko de esprimo el alia lingvo, tiel ke oni tradukis la unuopajn partojn. Kiel ekzemplo, la anglalingva kunmetita vorto skyscraper ("ĉielskrapilo"), kies signifo estas "altega konstruaĵo", estas paŭsita en multajn lingvojn, inkluzive de la franca (gratte-ciel) kaj Esperanto (nubskrapulo). La esprimo prunta traduko ankaŭ estas paŭso de la germana vorto Lehnübersetzung (Lehn- prunt-, Übersetzung traduko).

Paŭsado estas unu speco de vortkreado en la komuna lingvo aŭ en terminologio.

Por pruvi, ke vorto aŭ vortumo estas vera paŭso, ne sufiĉas montri paralelajn esprimojn en du lingvoj, ĉar simila esprimo povas aperi en la lingvoj sendepende. Tio estas malpli probabla, kiam la pruntedona esprimo gramatike malsimilas la prunteprenan lingvon aŭ la paŭso enhavas malevidentan aŭ senlogikan metaforon.

Repruntado (el prunto aŭ preno) en lingvoscienco estas la procezo en kiu unu vorto veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikata kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn.

Ekzemploj el Esperanto

  • Eldoni, paŭso de similstrukturaj vortoj en la germana herausgeben, pola wydawać kaj la rusa издать (izdatj), издавать (izdavatj)
  • Elturni sin, paŭso de la rusa вывернуться (vivernutjsja)
  • Eltrovi, paŭso de la angla find out kaj de la germana herausfinden
  • Gruntbovo, paŭso de la latina scienca nomo Bos grunniens
  • Okulvitro, esprimata paralele en kelkaj lingvoj
  • Terpomo, paŭso de la franca nomo pomme de terre
  • Papera tigro (falsa minacanto) fontas el la ĉina 紙老虎 (zhǐ lǎohǔ, papero + tigro).

Vidu ankaŭ