Vortkreado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj manieroj krei novan leksemon (neologismon) en Esperanto:

  • Uzi fremdan vorton. Ĉi tion oni povas rigardi ankaŭ kiel manieron eviti la kreadon de nova vorto, sed ĝi estas menciinda por kompleteco. Ĝi estas la normala maniero trakti certajn klasojn de propraj nomoj en Esperanto, ekzemple nomojn de vivantaj homoj, sed ne ekzemple landonomojn. Uzante fremdan vorton parole, oni devas elekti, ĉu kaj kiel adapti la prononcon. Uzante ĝin skribe, se la fontolingvo ne uzas la latinan alfabeton, oni devas elekti, ĉu kaj kiel transskribi ĝin. Ekzemplo: la vorto Gorbaĉov en la frazo 'Kun la apero de Gorbaĉov ekestis multe da esperoj'.
  • Doni novan sencon al ekzistanta vorto. Malgrandaj sencoŝanĝoj okazas konstante kaj nerimarkate. Pli grandaj ŝanĝoj povas esti aŭ intencaj aŭ malintencaj. Kaj la intencaj kaj la malintencaj sencoŝanĝoj ofte estas inspiritaj de analoga plursenceco en alia lingvo. Kelkfoje samtempe influas simileco al fremda vorto (analogio). Ekzemple, la senco 'funkciigi komputilan programon' de la Esperanta vorto ruli estas inspirita parte de la rumana vorto rulare, parte de la simileco kun la angla vorto run kaj parte de la interna logiko de Esperanto.
  • Krei paŭson, tio estas, laŭvorte traduki esprimon el alia lingvo. Ekzemple, la Esperanta vorto terpomo estas rekta traduko de la franca pomme de terre. Por tiu ekzemplo eblas identigi la fontlingvon, sed multaj esprimoj estis jam paŭsitaj en multaj diversaj lingvoj, antaŭ ol ili aperis en Esperanto.
  • Krei originalan derivaĵon, kunmetaĵon aŭ alian gramatikan kombinaĵon. Ekzemple, la Esperanta vorto tekokomputilo verŝajne estas inventaĵo en Esperanto kaj ne imitaĵo de esprimo en alia lingvo, kaj simile pri programaro.
  • Adapti fremdan vorton, kreante novan radikon en Esperanto. Preskaŭ ĉiuj Esperantaj radikoj originis tiel (ruĝa el franca rouge, fremda el germana fremd, ktp). Ofte oni tiel adaptas vorton, kiu troviĝas en pluraj lingvoj, do oni ne povas identigi unu fontlingvon. Kelkfoje oni kreas kompromison el vortoj en pluraj lingvoj (ekzemple ...). Adaptante fremdan vorton, oni devas elekti, ĉu sekvi la prononcon aŭ la skribon, aŭ kompromison inter ambaŭ. Ofte jam ekzistas sekvinda tradicio. Ekzemple, la anglan mallongan a (kiel en cat) oni tradicie konvertas al e en la rusa (kaj ankaŭ en la germana parole), sed en Esperanto ĝi tradicie iĝas a.
  • Krei novan radikon, analogie kun alia Esperanta radiko, per mallongigo, aŭ eĉ tute originale.

Principoj de vorto-uzado en Esperanto laŭ Zamenhof[redakti | redakti fonton]

Jen la ĉi-rilataj klarigoj de Zamenhof[1]:

"La ĉefaj principoj de la vorto-uzado en Esperanto estas la sekvantaj:

a) Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ 'ŝipo' iu uzas la vorton 'navo', ĉar la vorto 'ŝipo' al li 'ne plaĉas' – tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de la lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj 'aŭtoro' kaj 'telegrafo' k. t. p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize, – tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde, ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj sub la kontrolo de l' aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiuj arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo ..."

Jen kelkaj komentoj:

  • La supra klarigo a) koheras kun la oka alineo de la Antaŭparolo[2] al la Fundamento de Esperanto. Laŭ tiu alineo formo nova – se ne uzebla jam pro b) – postulas aprobon de "aŭtoritata centra institucio"; ĉi lasta laŭ ĝenerala interkonsento nuntempe estas la Akademio de Esperanto. Oni ankaŭ priatentu, ke okaze de formoj novaj temas pri tio, kion Zamenhof "nomas 'neologismoj', t. e. [...] novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la 'Fundamento'"[3]. Welger interpretas la supran lingvan respondon de Zamenhof jene: "... privataj sinonimaj radikoj estas malpermesataj. Radikoj internaciaj laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko ne estas privataj, do ĉiukaze permesataj"[4].
  • La supra klarigo c) koheras kun la sepa alineo de la Antaŭparolo[2] al la Fundamento de Esperanto. Laŭ tiu alineo nova vorto – kontraste al ne internacia formo nova – principe ne postulas laŭan aprobon. Welger interpretas la supran lingvan respondon de Zamenhof jene: "La malpermeso de sinonimoj koncernas nur la simplajn vortojn (radikojn), ne la kunmetitajn vortojn: Do 'liva' anstataŭ 'mal'dekstra' eblas (kvankam pro unueca lingvouzo ĝi ne estas rekomendinda), dum 'navo' anstataŭ 'ŝipo' ne eblas", kaj resendas per piednoto al la supra lingva respondo de Zamenhof[4].
  • El c) sekvas, ke la esprimo "vorto" uzata en a) celas nur ne-kunmetojn, do ekzemple ne celas vortojn, kiel ekzemple "mal'long'a", "glit'vetur'il'o" kaj "vin'ber'o".
  • La ekzempla vorto "navo" donita en a) estis oficialigita per la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro[6], sed ne kun la signifo de ŝipo, sed kun la signifo de certa preĝejparto.
  • La ekzemplaj vortoj internaciaj donitaj en b), "aŭtoro" kaj "telegrafo", estis oficialigitaj per la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro[6] kaj krome deklaritaj Fundamentaj per la Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro[7].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ili estas redonitaj en Waringhien, Gaston (20026): Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj, p. 37-38.; temas pri lingva respondo n-ro 54 de Zamenhof "Pri novaj vortoj" (prenita el "Lingvo Internacia", 1904, p. 336-338).
  2. 2,0 2,1 Reta redono de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto. Alvokita: 11a de Novembro 2012.
  3. Redonita en Ludovikito (1980): iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 7 "klopodis organizi, sed vane!". Kioto, eldonejo ludovikito, presejo dai nippon, p. 404 (Ludovikito = Ito Kanzi).
  4. 4,0 4,1 Welger, Helmut (1994): Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj • Ekspertizetoj • Kritikoj. Marburg, info-servo r. a., p. 8.
  5. Reta redono de la Fundamenta Gramatiko. Alvokita: 11a de Novembro 2012.
  6. 6,0 6,1 Cart, Théophile (1909): Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero dek-tria. Paris, Esperantista Centra Oficejo, 7-31.
  7. Akademio de Esperanto (eldoninto) (1958): Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 1 (Decembro 1958).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]