Literatura Esperanta Konkurso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ligilo UZE |
Vmel (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
* En 2014 la [[Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj]] renovigis la Literaturan konkurson '''“[[Ivo Rotkvić]]”'''. Ĝia tasko estas daŭrigi la tradiciojn de la antaŭa samnoma konkurso de Zagreba Esperanto-Ligo, kaj ĝi okazas en la kvar branĉoj originala poezio, originala prozo, tradukoj el la kroata kaj tradukoj el aliaj lingvoj.<ref>[http://zagreba-esperantisto.hr/index.php?option=com_content&task=view&id=327&Itemid=31 informo pri la rezultoj de la literatura konkurso “Ivo Rotkvić” de oktobro 2015, publikigo en januaro 2016]</ref> |

* La literatura konkurso '''"EKRA"''' ( |
* La literatura konkurso '''"EKRA"''' (ĉiujara, lanĉita en 1991; nun enkadre de la Internacia Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus”, ekde la komenco de la 21-a jarcento ĉiujare okazanta en [[Razgrad]], Bulgario) ligiĝas al la revuo [[Literatura Foiro]] kaj la asocio [[Esperanta Civito]]. La konkursbranĉoj estas "Poezio" kaj "Humuro". En 2016 aperis la libro "Abritus", kun plej bonaj konkursaĵoj 1991-2016. |
||
* [[Bulgara Esperanto-Asocio]] ĉiun trian jaron okazas Esperantan literaturan konkurson, kiu en 2011 baptiĝis laŭ la bulgara verkisto '''“[[Ĥristo Gorov]]”''', en 2014 laŭ '''“[[Ivan Krestanov]]”'''. La venonta konkurso atendatas do en 2017.<ref>[http://esperanto.com/content/ret-info-internacia-literatura-konkurso-gorov invito al partopreno en la Esperanta literatura konkurso “Hristo Gorov–Hrima” de 2011]</ref><ref>[http://bea.espereto.com/esperanta-literatura-konkurso-ivan-krestanov/ invito al partopreno en la Esperanta literatura konkurso “Ivan Krestanov” de 2014]</ref> |

Kiel registrite je 18:44, 20 apr. 2017
La nomo Literatura Esperanta Konkurso povas aludi al diversaj eventoj, kiuj ĉiuj laŭ la nomo kompreneble celas subteni la kreadon kaj prezentadon de Esperanto-literaturo.
- Dum la unuaj Universala Kongreso de Esperanto ĉiam ekzistis "Literatura Esperanta Konkurso". Ekde la jaro 1950 tiu konkurso integriĝis en la tiam novaj Belartaj Konkursoj de UEA.
- La Literatura konkurso Liro en orienta Eŭropo subtenas tradukojn el naciaj lingvoj al Esperanto, kaj dum la lastaj jaroj kutime donis du tradukendajn verkojn, ekzemple en 2014 la anglalingvan novelon “The roads we take” de O. Henry (pseŭdonimo de la usona aŭtoro William Sydney PORTER. 1862-1910), kaj la ruslingvan poemon “Muĥi” de Aleksej Apuĥtin.[1]
- En 2014 la Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj renovigis la Literaturan konkurson “Ivo Rotkvić”. Ĝia tasko estas daŭrigi la tradiciojn de la antaŭa samnoma konkurso de Zagreba Esperanto-Ligo, kaj ĝi okazas en la kvar branĉoj originala poezio, originala prozo, tradukoj el la kroata kaj tradukoj el aliaj lingvoj.[2]
- La literatura konkurso "EKRA" (ĉiujara, lanĉita en 1991; nun enkadre de la Internacia Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus”, ekde la komenco de la 21-a jarcento ĉiujare okazanta en Razgrad, Bulgario) ligiĝas al la revuo Literatura Foiro kaj la asocio Esperanta Civito. La konkursbranĉoj estas "Poezio" kaj "Humuro". En 2016 aperis la libro "Abritus", kun plej bonaj konkursaĵoj 1991-2016.
- Bulgara Esperanto-Asocio ĉiun trian jaron okazas Esperantan literaturan konkurson, kiu en 2011 baptiĝis laŭ la bulgara verkisto “Ĥristo Gorov”, en 2014 laŭ “Ivan Krestanov”. La venonta konkurso atendatas do en 2017.[3][4]
- Plia nur unufoja konkurso estis la Literatura Konkurso "Verda Plumo" okaze de la 20-jara jubileo de la eldonejo Impeto en 2012.[5]
- Ankaŭ Ĉina Radio Internacia foje organizas Internacian Literaturan Konkurson, laste en 2014 je la nomo "rakontoj de la tuta mondo".[6]
- Literatura Konkurso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nacilingve nun pli koncize nomata Esperanto-USA) cele al atribuo de "Premio Don Harlow por Tradukoj de Usona Poezio en Esperanton" eble nur okazis unufoje, en 2008, kvankam tiam estis planoj ke ĝi iĝu ĉiujara.[7]
Referencoj
- ↑ informo pri la Literatura konkurso Liro 2014 en la retejo Libera Folio
- ↑ informo pri la rezultoj de la literatura konkurso “Ivo Rotkvić” de oktobro 2015, publikigo en januaro 2016
- ↑ invito al partopreno en la Esperanta literatura konkurso “Hristo Gorov–Hrima” de 2011
- ↑ invito al partopreno en la Esperanta literatura konkurso “Ivan Krestanov” de 2014
- ↑ informo informoj pri la Literatura Konkurso "Verda Plumo" de 2012
- ↑ informo pri la "Literatura konkurso: rakontoj de la tuta mondo" de 2014
- ↑ informo pri la Literatura Konkurso "Premio Harlow por Tradukoj de Usona Poezio en Esperanton" de 2008