Pejzaĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Cuesta_del_obispo_01.jpg|eta|250px|Pejzaĝo.]]
[[Dosiero:Cuesta_del_obispo_01.jpg|eta|250px|Pejzaĝo.]]
[[Dosiero:Sasso lungo da passo pordoi.jpg|thumb|270px|Subneĝa pejzaĝo. Sassolungo (Italio).]]
'''Pejzaĝo''' estas landoparto, kiu kiel tutaĵo donas specifan impreson aŭ intereson al la [[homo|homa]] [[okulo]], en pli vasta senco ankaŭ al la homa [[intelekto]] aŭ al la [[scienco]].
'''Pejzaĝo''' estas landoparto, kiu kiel tutaĵo donas specifan impreson aŭ intereson al la [[homo|homa]] [[okulo]], en pli vasta senco ankaŭ al la homa [[intelekto]] aŭ al la [[scienco]].



Kiel registrite je 16:09, 6 jan. 2018

Pejzaĝo.
Subneĝa pejzaĝo. Sassolungo (Italio).

Pejzaĝo estas landoparto, kiu kiel tutaĵo donas specifan impreson aŭ intereson al la homa okulo, en pli vasta senco ankaŭ al la homa intelekto aŭ al la scienco.

Tradicie pejzaĝo signifis speciale plaĉaspektan, pitoreskan, romantikan ktp. panoramon. Hodiaŭ oni ankaŭ parolas pri ekzemple urba kaj industria, eĉ en figura senco pri lerneja, muzea aŭ hospitala pejzaĝoj kvankam la vorto «substrukturo» en ĉi lastaj okazoj pli konvenus. Laŭ la estiĝo eblas distingi naturan pejzaĝon kaj kulturan pejzaĝon, kiu lasta estas produkto kaj de la naturo kaj de la homo kaj ties socio. Pejzaĝoj ĉiam vekis la specialan interesiĝon de pentristoj, fotografistoj kaj verkistoj.

Laŭ Francisko Azorín pejzaĝo estas Vido de lando; bildo arte prezentanta tian vidaĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina clinicus. Kaj li aldonas la terminon pagensis, el pagus (loko, vilaĝo).[2]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 160.
  2. Azorín, samloke.