Internacia Pedagogia Revuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Historio: Korekto de ligilo
→‎Eksteraj ligiloj: +Arĥivo de malnovaj numeroj
Linio 49: Linio 49:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ilei.info/ipr/ Oficiala retpaĝo de la ''Internacia Pedagogia Revuo'']
* [http://www.ilei.info/ipr/ Oficiala retpaĝo de la ''Internacia Pedagogia Revuo'']
* [http://www.ilei.info/ipr/malnovaj_numeroj.htm Arĥivo de malnovaj numeroj]
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vortojn "internacia pedagogia".
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vortojn "internacia pedagogia".



Kiel registrite je 07:17, 20 sep. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacia Pedagogia Revuo
Internacia Pedagogia Revuo, 2014/1
Internacia Pedagogia Revuo, 2014/1
revuo
Formato A5
Periodeco trimonata

Posedanto Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Ĉefredaktisto Jozefo Németh
Establodato 1949
Prezo 2 ĝis 20 EUR jare laŭlande,
1 ĝis 10 EUR jare (reta versio)
ISSN 1013-2031

vdr

Internacia Pedagogia Revuo (IPR) estas esperanta trimonata revuo por Esperanto-instruistoj, eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ĝia nuna ĉefredaktoro estas Jozefo Nemeth el Hungarujo.

Enhavo

En la revuo troviĝas ekzemple artikoloj pri lingvoinstruado, ideoj por helpi al instruistoj de Esperanto plibonigi siajn spertojn, informoj pri agadoj tiucele, raportoj pri elstaraj agadoj en landoj kaj sekcioj de ILEI, kaj de la kontaktoj kun ekstermovadaj partneroj, anoncoj pri ILEI-Kongresoj, alvokoj al simpozioj.

IPR aperas kvarfoje jare kaj entenas kutime 40 paĝojn tutkolorajn A5-formatajn. La lasta numero de la jaro estas pli dika. La presado okazas en Martin, Slovakio.

Historio

En 1907 la franca lerneja direktoro Firmin Durieux fondis kun kolegoj la Internacian Asocion de Instruistoj kaj la revuon Internacia Pedagogia Revuo[1].

La revuo aperis inter 1908 kaj 1914. Poste estis paŭzo dum la unua mondmilito. De 1922 ĝis 1933 ĝi aperis en Germanujo. De 1933 ĝis 1939 ĝi aperis en Nederlando. La revuo aperis de 1956 ĝis 1959. En 1949 estis fondita la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. En 1958 IPR fariĝis oficiala organo de ILEI.

La unua numero de la nuna IPR havas la daton novembro 1970. En 1973 ekredaktoris Reinhard Haupenthal. De 1974 ĝis 1975 redaktis IPR-n Helmut Sonnabend, prezidanto de ILEI. Ekde 1975: Gaston Turin. Ekde 1978 eklaboras teamo el du personoj: Helmut Sonnabend kaj Brunetto Casini. En 1986 la estraro de ILEI decidis, ke grupo devas zorgi pri la revuo; tio okazis sub la gvido de István Szerdahelyi. Tamen ne por longa tempo. 1987 estis la unua jaro de redaktado de Istvan Ertl. En 1990 eklaboris Stefan MacGill. En 1992 transprenis la taskon Márta Kovács. En 1995 komencis sian redaktan taskon Jozefo Németh, kiu en 2014 festis 20 jarojn da redaktado.

Referencoj

Vidu ankaŭ

  • Juna Amiko, alia revuo eldonata de ILEI, direktata al lernantoj

Eksteraj ligiloj