Klasika latino: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
) (diskuto | kontribuoj) e Ligiloj kaj korektetoj |
Poluris |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Lingvo]] > [[Lingvaj familioj]] > [[Hindeŭropa lingvaro]] > [[Latinida lingvaro]] > [[Latino]] > Klasika |
[[Lingvo]] > [[Lingvaj familioj]] > [[Hindeŭropa lingvaro]] > [[Latinida lingvaro]] > [[Latino]] > Klasika |
||
---- |
---- |
||
La '''klasika latina''' estis la [[latina lingvo]] de la registaro kaj alta literaturo de [[Romio]]. Eĉ en la tempo de [[Julio Cezaro]], ĝi ne |
La '''klasika latina''' estis la [[latina lingvo]] de la registaro kaj alta literaturo de [[Romio]]. Eĉ en la tempo de [[Julio Cezaro]], ĝi ne estis la lingvo de la strato, kie oni parolis la [[vulgara latina|vulgaran latinan]]. |
||
<b>La ora epoko</b> de [[latina literaturo]] estis en la |
<b>La ora epoko</b> de [[latina literaturo]] estis en la |
||
[[1-a jarcento a.K. |
[[1-a jarcento a.K.]] (la fina jarcento de la Romia [[Respubliko]]) sub la plumo de |
||
[[Cicerono]], |
[[Cicerono]], |
||
[[Cezaro]], |
[[Cezaro]], |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
kaj aliaj. |
kaj aliaj. |
||
La |
La sekva jarcento (la unua de la [[romia imperio|Imperio]]) estis <b>la epoko |
||
arĝenta</b>. |
arĝenta</b>. |
||
Ĝi floris sub la plumo de |
Ĝi floris sub la plumo de |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
kaj aliaj. |
kaj aliaj. |
||
La klasika latina plejparte malaperis post la [[4-a jarcento]] kiam la nova [[kristanismo|kristana]] intelektularo prefere skribis en la [[vulgara latina]] anstataŭ la klasika. |
La klasika latina plejparte malaperis post la [[4-a jarcento]], kiam la nova [[kristanismo|kristana]] intelektularo prefere skribis en la [[vulgara latina]] anstataŭ en la klasika. |
||
La [[humanismo|humanistoj]] de la [[Renesanco]] |
La [[humanismo|humanistoj]] de la [[Renesanco]] restarigis la klasikan latinan en la formo de la [[humanista latina]] en la [[16-a jarcento]]. |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
La prononco de la klasika latina lingvo estas plejparte rekonstruita de klasikistoj |
La prononco de la klasika latina lingvo estas plejparte rekonstruita de klasikistoj |
||
kaj lingvistoj laŭ la priskriboj de latinaj aŭtoroj, tiutempaj transskribaĵoj en kaj |
kaj lingvistoj laŭ la priskriboj de latinaj aŭtoroj, tiutempaj transskribaĵoj en kaj |
||
el aliaj lingvoj, kaj la |
el aliaj lingvoj, kaj la indikoj de poezia metro, rimo, kaj vortludo. |
||
Kelkaj gravaj karakteroj per kiuj ĝi malsamas al la [[latinidaj lingvoj]]: |
Kelkaj gravaj karakteroj per kiuj ĝi malsamas al la [[latinidaj lingvoj]]: |
||
* Duoblaj konsonantoj ĉiam prononciĝis duoble, kiel en la nuna [[itala lingvo|itala]]. |
* Duoblaj konsonantoj ĉiam prononciĝis duoble, kiel en la nuna [[itala lingvo|itala]]. |
||
* Estis du specoj de |
* Estis du specoj de vokaloj: longaj kaj mallongaj. Ili plejofte ne distingiĝis literume, sed estis signife distingaj. |
||
* La litero <b>V</b>/<b>u</b> reprezentis aŭ konsonantan |
* La litero <b>V</b>/<b>u</b> reprezentis aŭ konsonantan [ŭ] aŭ vokalan [u], laŭ la pozicio en la silabo. |
||
* Simile <b>i</b> (malfrue ankaŭ skribita <b>j</b>) reprezentis aŭ konsonantan |
* Simile <b>i</b> (malfrue ankaŭ skribita kiel <b>j</b>) reprezentis aŭ konsonantan [j] aŭ vokalan [i]. |
||
* La litero <b>c</b> prononciĝis ĉiam kiel |
* La litero <b>c</b> prononciĝis ĉiam kiel [k]; |
||
* <b>qu</b> proksimume kvazaŭ |
* <b>qu</b> proksimume kvazaŭ [kŭ]; |
||
* <b>au</b> kiel |
* <b>au</b> kiel [aŭ]; |
||
* <b>ae</b> proksimume kiel |
* <b>ae</b> proksimume kiel [aj]; kaj |
||
* <b>oe</b> proksimume kiel |
* <b>oe</b> proksimume kiel [oj]. |
||
* <b>h</b> antikve estis ĉiam prononcata, sed iom post iom |
* <b>h</b> antikve estis ĉiam prononcata, sed iom post iom malaperis eĉ dum la klasika epoko. |
||
* Uzataj principe en vortoj pruntitaj el la [[helena lingvo|helena]], <b>ch</b>, <b>ph</b>, <b>th</b> prononciĝis kiel |
* Uzataj principe en vortoj pruntitaj el la [[helena lingvo|helena]], <b>ch</b>, <b>ph</b>, <b>th</b> prononciĝis kiel [k]+[h], [p]+[h], kaj [t]+[h]. |
||
* Voĉa konsonanto kiun sekvas senvoĉa estis mem |
* Voĉa konsonanto kiun sekvas senvoĉa estis mem senvoĉigita: ''urbs'' prononciĝis [urps], ktp |
||
* La akcento falis ĝenerale |
* La akcento falis ĝenerale sur la antaŭlastan silabon, se ĝia vokalo estis longa, aŭ je la antaŭantaŭlasta, se mallonga. |
||
Linio 55: | Linio 55: | ||
Ĉe la <b>substantivo</b> kaj <b>adjektivo</b> estas ses <b>kazoj</b>, kies formoj |
Ĉe la <b>substantivo</b> kaj <b>adjektivo</b> estas ses <b>kazoj</b>, kies formoj |
||
malsamas laŭ la <b>nombro</b>, <b>genro</b>, kaj <b>[[deklinacio]]</b> (specifa fleksiaro) de la vorto. |
malsamas laŭ la <b>nombro</b>, <b>genro</b>, kaj <b>[[deklinacio]]</b> (specifa fleksiaro) de la vorto. |
||
Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto |
Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto ''amicus'' (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo): |
||
<table border="1" borderwidth="0"> |
<table border="1" borderwidth="0"> |
||
<tr><th>kazo</th><th>singularo</th><th>pluralo</th><th>proksimuma traduko</th></tr> |
<tr><th>kazo</th><th>singularo</th><th>pluralo</th><th>proksimuma traduko</th></tr> |
||
Linio 69: | Linio 69: | ||
ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo). |
ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo). |
||
La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj <b>[[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingvoj]]</b> |
La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj <b>[[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingvoj]]</b> |
||
enhavis du pliajn kazojn: la <b>[[instrumentalo]] |
enhavis du pliajn kazojn: la <b>[[instrumentalo]]</b> kaj la <b>[[lokativo]]</b>. En la latina, |
||
la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon. |
la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon. |
||
Linio 79: | Linio 79: | ||
La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro: |
La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro: |
||
* <b>bonus amicus</b> <i>bona amiko</i> (virgenra nominativa singulara) |
* <b>bonus amicus</b> <i>bona amiko</i> (virgenra nominativa singulara) |
||
* <b>bonorum amicorum</b> <i>de la bonaj amikoj</i> (virgenra genetiva plurala) |
* <b>bonorum amicorum</b> <i>de (la) bonaj amikoj</i> (virgenra genetiva plurala) |
||
* <b>bonam amicam</b> <i>bonan amikinon</i> (ingenra akuzativa singulara) |
* <b>bonam amicam</b> <i>bonan amikinon</i> (ingenra akuzativa singulara) |
||
La verbo |
La verbo flekciiĝas laŭ la <b>nombro</b> (singulara, plurala) kaj <b>persono</b> |
||
(unua, dua, tria) de la subjekto kaj laŭ <b>tempo</b> ([[ |
(unua, dua, tria) de la subjekto, kaj laŭ <b>tempo</b> ([[prezenco]], [[imperfekto]], |
||
[[paseo|pasea]] [[perfekto]], [[pluskvamperfekto]], [[futuro]], futura perfekto), |
[[paseo|pasea]] [[perfekto]], [[pluskvamperfekto]], [[futuro]], futura perfekto), |
||
<b> |
<b>voĉo</b> (aktivo, pasivo) kaj <b>modo</b> ([[indikativo]], [[subjunktivo]], [[imperativo]]). |
||
Ankaŭ estas la <b>infinitivo</b>, la |
Ankaŭ estas la <b>infinitivo</b>, la adjektivecaj <b>participoj</b> (prezenca, perfekta, futura), |
||
kaj la |
kaj la substantivecaj <b>[[gerundo]]</b> kaj <b>[[supino]]</b>. |
||
<b>Adverboj</b> kaj <b>konjunkcioj</b> ne |
<b>Adverboj</b> kaj <b>konjunkcioj</b> ne fleksiiĝas. Ankaŭ ne ekzistas artikolo, |
||
kiel en la nuntempaj [[ |
same kiel en la plej multaj el la nuntempaj [[Slava lingvaro|slavaj lingvoj]]. La artikoloj de la [[latinidaj lingvoj]] evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (''ille'', ''illa'', ''illud'' aŭ ''ipsus'', ''ipsa'', ''ipsum''). |
||
evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (''ille'', ''illa'', ''illud'' aŭ ''ipsus'', ''ipsa'', ''ipsum''). |
|||
La ĝenerala vortordo de la klasika latina lingvo estas <b>[[SOV]]</b> - subjekto unue, objekto sekve, |
La ĝenerala vortordo de la klasika latina lingvo estas <b>[[SOV]]</b> - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla. |
||
kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla. |
Kiel registrite je 12:52, 19 mar. 2003
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino > Klasika
La klasika latina estis la latina lingvo de la registaro kaj alta literaturo de Romio. Eĉ en la tempo de Julio Cezaro, ĝi ne estis la lingvo de la strato, kie oni parolis la vulgaran latinan.
La ora epoko de latina literaturo estis en la 1-a jarcento a.K. (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo de Cicerono, Cezaro, Lukrecio, Katulo kaj aliaj.
La sekva jarcento (la unua de la Imperio) estis la epoko arĝenta. Ĝi floris sub la plumo de Vergilio, Horacio, Ovidio, Lukano kaj aliaj.
La klasika latina plejparte malaperis post la 4-a jarcento, kiam la nova kristana intelektularo prefere skribis en la vulgara latina anstataŭ en la klasika.
La humanistoj de la Renesanco restarigis la klasikan latinan en la formo de la humanista latina en la 16-a jarcento.
Prononco
La prononco de la klasika latina lingvo estas plejparte rekonstruita de klasikistoj kaj lingvistoj laŭ la priskriboj de latinaj aŭtoroj, tiutempaj transskribaĵoj en kaj el aliaj lingvoj, kaj la indikoj de poezia metro, rimo, kaj vortludo.
Kelkaj gravaj karakteroj per kiuj ĝi malsamas al la latinidaj lingvoj:
- Duoblaj konsonantoj ĉiam prononciĝis duoble, kiel en la nuna itala.
- Estis du specoj de vokaloj: longaj kaj mallongaj. Ili plejofte ne distingiĝis literume, sed estis signife distingaj.
- La litero V/u reprezentis aŭ konsonantan [ŭ] aŭ vokalan [u], laŭ la pozicio en la silabo.
- Simile i (malfrue ankaŭ skribita kiel j) reprezentis aŭ konsonantan [j] aŭ vokalan [i].
- La litero c prononciĝis ĉiam kiel [k];
- qu proksimume kvazaŭ [kŭ];
- au kiel [aŭ];
- ae proksimume kiel [aj]; kaj
- oe proksimume kiel [oj].
- h antikve estis ĉiam prononcata, sed iom post iom malaperis eĉ dum la klasika epoko.
- Uzataj principe en vortoj pruntitaj el la helena, ch, ph, th prononciĝis kiel [k]+[h], [p]+[h], kaj [t]+[h].
- Voĉa konsonanto kiun sekvas senvoĉa estis mem senvoĉigita: urbs prononciĝis [urps], ktp
- La akcento falis ĝenerale sur la antaŭlastan silabon, se ĝia vokalo estis longa, aŭ je la antaŭantaŭlasta, se mallonga.
Gramatiko
Klasika Latino estis tre fleksia lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas la gramatikan funkcion de vortoj.
Ĉe la substantivo kaj adjektivo estas ses kazoj, kies formoj malsamas laŭ la nombro, genro, kaj deklinacio (specifa fleksiaro) de la vorto. Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto amicus (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):
kazo | singularo | pluralo | proksimuma traduko |
---|---|---|---|
nominativo | amîcus | amîcî | amiko(j) |
genitivo | amîcî | amîcôrum | de amiko(j) |
dativo | amîcô | amîcîs | al amiko(j) |
akuzativo | amîcum | amîcôs | amiko(j)n |
ablativo | amîcô | amîcîs | el/per amiko(j) (aŭ post prepozicio) |
vokativo | ô amîce | ô amîcî | ho amiko(j)! |
Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas per prepozicioj kune kun la ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo). La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj hindeŭropaj lingvoj enhavis du pliajn kazojn: la instrumentalo kaj la lokativo. En la latina, la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon.
En la vulgara latina, la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du, nominativo/akuzativo kaj genitivo/dativo, kaj poste estis anstataŭitaj per prepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunaj latinidaj lingvoj, nur la rumana ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.
La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:
- bonus amicus bona amiko (virgenra nominativa singulara)
- bonorum amicorum de (la) bonaj amikoj (virgenra genetiva plurala)
- bonam amicam bonan amikinon (ingenra akuzativa singulara)
La verbo flekciiĝas laŭ la nombro (singulara, plurala) kaj persono (unua, dua, tria) de la subjekto, kaj laŭ tempo (prezenco, imperfekto, pasea perfekto, pluskvamperfekto, futuro, futura perfekto), voĉo (aktivo, pasivo) kaj modo (indikativo, subjunktivo, imperativo). Ankaŭ estas la infinitivo, la adjektivecaj participoj (prezenca, perfekta, futura), kaj la substantivecaj gerundo kaj supino.
Adverboj kaj konjunkcioj ne fleksiiĝas. Ankaŭ ne ekzistas artikolo, same kiel en la plej multaj el la nuntempaj slavaj lingvoj. La artikoloj de la latinidaj lingvoj evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (ille, illa, illud aŭ ipsus, ipsa, ipsum).
La ĝenerala vortordo de la klasika latina lingvo estas SOV - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla.