Clethra alnifolia: Malsamoj inter versioj
Voboda (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "{{Taksonomio |nomo= Clethra alnifolia |koloro = lightgreen |dosiero = Clethra-alnifolia-flowers.JPG |dosiero larĝo = 240px |priskribo de dosiero = „Clethra..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:49, 19 apr. 2020
Clethra alnifolia | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
„Clethra alnifolia“
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La “”alnofolia Kletro “” (“Clethra alnifolia”) estas plantspecio el la familio de la Kletracoj (Clethraceae). Ĝi estas disvastigita en orienta Nordameriko de suda Nov-Skotio kaj Majno ĝis la norda Florido kaj okcidenten ĝis orienta Teksaso.
Priskribo
Vegetativaj karakterizaĵoj
La alnofolia kletro estas decidua arbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 3 metroj. La folioj estas alternestarantaj: La foliplato havas longecon de 4 ĝis 10 centimetroj kaj segildentan randon. La folioj ricevas en aŭtuno orflavan koloron.
Generativaj karakterizaĵo
La arbusto floras depende de la kultivaro en la malfrua somero. La floraroj estas 15 cm longaj kaj 2 cm larĝaj grapoloj. La floroj estas blankaj ĝis rozekoloraj. La floroj odoras dolĉe kaj iom malagrable. La planto havas kapsulfruktoj.
Ekologio
Burdoj polenigas la florojn.
Kondiĉoj de la kreskejo
Alnofoliaj kletroj kreskas en humidaj arbaro en [[humidaj arealoj, kiel marĉoj kaj laŭlonge de arbaraj riveretoj. La planto preferas neŭtralaj ĝis acidaj grundoj. La populacio en Nov-Skotio estas malgranda kaj endanĝerigita.
Taksonomio
La unua publikigo de „Clethra alnifolia“ faris Carl von Linné. Sinonimoj estas: „Clethra angustifolia“ RAF. NOM. ILLEG., „Clethra bracteata“ RAF., „Clethra dentata“ AITON, „Clethra incana“ PERS. NOM. ILLEG., „Clethra paniculata“ AITON, „Clethra pubescens“ WILLD., „Clethra pumila“ RAF., „Clethra tomentosa“ LAM. floraro de la kultivaro ‚Ruby Spice‘
Uzado
La alnofolia Kletro estas uzata en naturĝardenoj aŭ plantitaj laŭlonge de tiveretoj kaj lagetoj por pretekti kontraŭ erozio. Ekzistas pluraj kultivaroj, ekzemple ‚September Beauty‘, ‚Ruby Spice‘ kaj ‚Hummingbird‘