Claudia Larochelle: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
== Ekstera ligilo == |
== Ekstera ligilo == |
||
* [http://www.radio-canada.ca/emissions/vous_men_lirez_tant/2010-2011/chroniqueur.asp?chroniqueur=claudia_larochelle Slipo] sur ''Vi |
* [http://www.radio-canada.ca/emissions/vous_men_lirez_tant/2010-2011/chroniqueur.asp?chroniqueur=claudia_larochelle Slipo] sur ''Vi tiom legos al mi'' ({{fr}}) |
||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1978]] |
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1978]] |
||
[[Kategorio:Kanadaj ĵurnalistoj]] |
[[Kategorio:Kanadaj ĵurnalistoj]] |
Kiel registrite je 20:37, 13 mar. 2021
Claudia Larochelle | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1978 | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Kanado vd | |
Alma mater | Universitato de Kebekio ĉe Montrealo vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • kolumnisto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Claudia Larochelle (naskiĝinta en 1978[1]) estas ĵurnalistino, parolistino kaj kebeka verkistino. Post mezlerneja sperto pri teatro, diplomiĝo pri ĵurnalismo kaj magistriĝo pri literatura kreado, ŝi fariĝis kultura kronikistino por la forpasinta periodaĵo Rue Frontenac kaj aperis en pluraj amaskomunikiloj, ĉefe en Radio-Kanado[2].
Ekde la aŭtuno de 2012, ŝi animas LIRE, literaturan programon elsendatan de ARTV. Ŝi estas ankaŭ kultura kronikistino por elsendoj de la radio 98,5 FM kaj verkas artikolojn en pluraj eldonoj.
Ŝi verkis la libron La bonaj knabinoj plantas florojn en la printempo[1]. Ŝi kunordigis, kune kun Elsa Pépin, la eldonaĵon Amo & libertinismo fare de la nuntempaj tridekjaruloj.[3]
Ŝi pritraktis la instruadon kaj la porjunularan literaturon, ĉefe kunlaborinte en la kolekto Premières amours (Unuaj amoj), publikigita de eldonejo La Courte Échelle[2],[4].
En la aŭtuno de 2014, ŝi publikigis la romanon La insuloj Kanarioj en la serio Vol 459, projekto de la eldonejo VLB.
Ekde 2015, ŝi estas proparolanto de la organo "Vues et Voix" (Vidoj kaj Voĉo), kiu produktas sonlibrojn por la vidhandkapuloj aŭ kun malfacilaĵoj en legado.[5]
Ŝi estas membro de la Unio de la verkistinoj kaj de la kebekaj verkistoj (UNEQ), de la profesia Federacio de la ĵurnalistoj de Kebekio (FPJQ), same kiel de la Kanada Akademio de Kino kaj Televido.
Ŝi estas membro de la literatura trikapa komitato, kiu disvolvis, planis kaj kunordigis la literaturajn aktivecojn en Germanio ĉirkaŭ la partopreno de Kanado al titolo kiel honorgasto Frankfurta Librofoiro en 2020, "Kanado FBM2020".[6]
Claudia Larochelle akceptis la honoran prezidantecon de INK-konkurso 2021, kreita de Akademio Literatura de Esperanto.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Danielle Laurin (1-a de oktobro 2011). Naître femme, mourir déçue. Le Devoir.
- ↑ 2,0 2,1 Claudia Larochelle. Vous m'en lirez tant, Société Radio-Canada.
- ↑ Chantal Guy (22-a de marto 2011). Amour et libertinage : je t'aime, moi non plus. La Presse.
- ↑ Premières amours.
- ↑ Claudia Larochelle devient la porte-parole de Vues et Voix (france) (8-a de oktobro 2015). Alirita 14-a de oktobro 2018.
- ↑ Shopify