Uzanto-Diskuto:Sudastelaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sudastelaro!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 11:49, 9. Aŭg 2006 (UTC)

Saluton, James! Estas mi Raoni, el Natalo! Mi legis la artikolon pri Campinas kaj enmetis kelkajn demandojn en ĝia diskutpaĝo, por eblaj estontaj korektigoj. Bonvolu legi! Bonan vikipediumadon! Raoni Sousa 15:52, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Kopirajtoj[redakti fonton]

Bonvolu provizi sciigojn pri kopirajto de bildoj kiujn vi alŝutis (vidu ekzemple : Dosiero:Robert-Dor-var.jpg. Alikaze ili estos forigitaj. Arno Lagrange @ 20:05, 28. Maj 2008 (UTC)

Baloto pri landnoma unueco[redakti fonton]

Same kiel vi, mi origine voĉdonis por la dua alternativo en la baloto pri landnoma unueco. Bedaŭrinde, estis nur tri voĉdonoj por tiu alternativo, kiam ĉiu el la aliaj tri alternativoj jam havis pli ol dek voĉdonojn. Nur la du plej sukcesaj alternativoj eniros la duan raŭndon de la baloto, do la dua alternativo bedaŭrinde ne plu havas ŝancojn. Mi tial decidis ŝanĝi mian voĉdonon al la tria alternativo, kiu plej similas al la dua alternativo, kaj ankaŭ estas iu kompromisa solvo. Daŭre la tria alternativo havas iom pli da voĉdonoj ol la unua kaj la kvara, do estas risko ke en la dua raŭndo eblas nur decidi inter du ekstremoj, kaj ne plu eblas voĉdoni por kompromisa solvo. Se vi volas helpi eviti tion, vi povas ankaŭ ŝanĝi vian voĉdonon de la dua al la simila tria alternativo. Marcos 14:42, 27. Jun 2009 (UTC)

Klerismo / Iluminismo[redakti fonton]

Saluton Sudastelaro,

Klerismo kaj iluminismo estas fakte du malsamaj nocioj (vidu en:Illuminism). Mi nuligis vian redakton al Louis Lambert, en kiu vi ŝanĝis la frazon "iluminismo kaj klerismo" al "klerismo kaj klerismo". Kore, Thomas Guibal 09:28, 25. Sep 2009 (UTC)

Rekklama poŝtkarto por Aoro[redakti fonton]

Saluton, vi antaŭ kelka tempo aldonis bildon al la artikolo pri la stenografia sistemo Aoro. En la teksto vi indikis la jaron 1909, sed tion oni ne vidas sur la karto mem. En la artikolo estas indikite, ke la sistemo Aoro estis publikigita nur en 1911, do mi ĝojus, se vi povus montri, ke s-ano Sprotte jam en 1909 korespondis Aore. Amike, --Sebastiano 07:11, 22 Jun. 2011 (UTC)

Sebastiano, mi ĉisemajne reprenos la karton kaj (mal)konfirmos al vi la informon. Povas ja esti, ke mi mistajpis. Sudastelaro 04:55, 05 Jul. 2011 (UTC)


Jen la dorso de la karto de mia kolekto. Ĝi estis sendita el Argentino. Eĉ se la poŝta stampilo estas damaĝita (pro la "krima" forigo de la poŝtmarko), almenaŭ la originala manskribaĵo estas klare videbla:

La sendinto rekomendas tiun stenografian sistemon en septembro 1909, do se la publikigo libroforme okazis nur en 1911, almenaŭ reklamilo jam ekzistis antaŭe. Bonajn esplorojn al vi! Sudastelaro 10:55, 07 Jul. 2011 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto[redakti fonton]

Saluton Sudastelaro! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)

Saluton! Ĉu al la ĉi-supre menciita dosiero vi bonvolus aldoni pli da informoj pri jaro, fonto, aŭtoro? Dankon. darkweasel94 21:14, 25 Jul. 2013 (UTC)

Sama demando por:

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:02, 30 Dec. 2013 (UTC)

Dosiero:Poshtkarto-kapitalismo-rodo[redakti fonton]

Saluton! Mi tradukas la artikolo Ludovic Rodo Pissarro en la hispana kaj trovis la bildon standardo farita de Rodo... sed nur vidas en WikiEo kaj ne en Commons. Ĉu eblas alŝuti? Mi povas fari tion, sed mi preferas konsulti kun vi.

Brakumo! --Rocío Mantis (diskuto) 17:39, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

PS: Mia Esperanto estas GoogleTraductor, bonvolu pardoni la abomenaĵoj.


-- Saluton, Rocío! Jes, mi plene subtenas vian ideon. La organizanto de tiu kongreso, kiu ne okazis, estas ne plu ekzistanta asocio de esperantistoj, kaj mi supozas, ke en tia kvalito la bildo ne estas komerce uzebla. Ĉion bonan! -- James Piton 14:17, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi vidas, ke vi iam aldonis la nomon de la bopatrino de L. L. Zamenhof. Eble vi scias pli pri ŝi kaj eble vi povus plibonigi ŝian artikolon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:53, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

-- Dankon, Robin. Pro manko de pluaj informoj pri ŝi, mi preferis almenaŭ noti ŝian nomon, por ne forgesi... James Piton 12:30, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi trovis tiun artikolon ligata al Paramecium aurelia, do specio, anstataŭ al Paramecium genro. Do mi ŝanĝis tion.--kani (diskuto) 14:02, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

-- Dankon pro la demarŝo, kani (diskuto). James Piton 15:37, 30 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Results from global Wikimedia survey 2018 are published[redakti fonton]

19:25, 1 okt. 2018 (UTC)

Ĉu vi aktivas kiel radioamatoro?[redakti fonton]

Vi anoncas, ke vi ŝatas radioamatorismon. Ĉu vi ankaŭ aktivas? Se jes, bonvolu informi pri via voksigno kaj viaj aktivecoj. Ĉu vi partoprenos je nia konkurso 2018-11-17 + 18 ? Hans, DJ4PG

Saluton, Hans. Mi estas Tre malmulte aktiva, mi tamen renovigas mian radiopermesilon. Mi havas problemon pri mia Echolink nuntempe kaj ne povas pormomente okupiĝi pri ĝia reaktivigo. Sudastelaro (diskuto) 08:27, 12 nov. 2018 (UTC) PY2SPS[Respondi]

Saluton Sudastelano, mi esperas baldaŭ vidi viajn kontribuojn (aŭ opinioj en la radioamatoraj vikipaĝoj). Multe troviĝas en la [Kategorio:Amatora radio]. Nun mi ŝanĝis mian voksignon al CO2MM sed baldaŭ mi ankaŭ estos aktiva en Echolink.
JabieroKubo (diskuto) 16:11, 9 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Sudestelano koran dankon pro la aldono de la Uzantoskatolo {Uzanto Radioamatoro}, tutcerte tio multege helpas nian agadon en vikipedio. Ial via diskuto aperas en la kategorio:amatora radio (eble jam mi korektas tion nun, kontrolu).
JabieroKubo (diskuto) 07:12, 11 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

@JabieroKubo:Koran dankon, Jabiero. Mi laŭ miaj modestaj radioamatoraj kapabloj provos kontribui. Fruktodonan jaron! -Sudastelaro (diskuto) 13:26, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Dosieroj de Keating[redakti fonton]

Saluton James! Mi iom scivolemas, pri la fonto de la bildoj Dosiero:CartoesPostaes-Keating.jpg kaj Dosiero:Keating-eta.jpg. Mi intencas alŝuti ilin al la Komunejo, sed antaŭ nepras scii la fonton (ekz. el retejo? familia arkivo?) kaj la datoj de ili. Se vi scias, vi helpos multege! ~nmaia d 00:41, 7 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Nicolas. Bona ideo, tion plivastigi! Mi ŝatas alŝuti fotojn, sed dum longa tempo mi tion faris nur en la esperanta Vikipedio, ne al la Komunejo. Pri tiuj du fotoj: mi ilin kopiis antaŭ preskaŭ 30 jaroj en biblioteko de la Memorcentro de Unicamp, kiu havas grandan kolekton de fruaj eldonaĵoj el Campinas (se temas pri lia publikigita teatraĵeto). Pri la foto de Keating, mi ĝin kopiis el revuo ("Renascença", numero el aŭgusto 1907). Sur ĝi, João Keating troviĝas kun aliaj gravuloj en la Unua Brazila Kongreso de Esperanto. Vi ĝin ciferece trovos ĉe la kolekto de Nacia Biblioteko - http://memoria.bn.br/docreader/138622/1752 Tiu bela revuo ĉesis ekzisti en 1908, mi aldonu.
Temas pri la sama foto, kiu poste grandformate montriĝis sur kovrilo de la revuo "Brazila Esperantisto" julie de 2006, kiam la Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Campinas omaĝe al la centjariĝo de Suda Stelaro, kiu fondiĝis de Keating. Bonajn vikipediajn agadojn kaj mi restas je via dispono! Sudastelaro (diskuto) 08:36, 11 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon, James! Ĉu la revuo indikas la fotiston? ~nmaia d 21:56, 30 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:41, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 10:00, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Vivtempo[redakti fonton]

Tuj ligu la artikolon kun alia koncerna lingvo, ekzemple en, fr, de, ru ktp, poste la komputilo prenas el la wikidata la koncernajn datojn. La problemo ĉesos. --Crosstor (diskuto) 12:35, 21 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atento, Crosstor, sed la artikolo ekzistas nur en Esperanto-Vikipedio. Sudastelaro (diskuto) 14:48, 21 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

En tiu kazo necesas krei Wikidata, se estas ero pri naskiĝ- kaj mortodato, la problemo ĉesos. Bedaŭrinde pri tio mi ne havas praktikon. Supre tuj sub titolo estas blue wikidata aŭ ne estas trovata. Klaku al tio, poste provu redakti. Demandu iu alian, kiu havas praktikon en wikidata. --Crosstor (diskuto) 15:18, 21 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, eble vi iam partoprenis en la portugallingva Wikipédia. Tie oni proponis forigi unu el malmultaj artikoloj kiuj temas pri Esperanto, nome pt:Associação Apátrida Mundial. Mi jam partoprenis (eĉ se mi ne estas portugallingvano) en la diskutpaĝo el Dê a sua opinião aŭ el la blua discussão. Ankoraŭ ne temas pri baloto, do ĉiu rajtas interveni. Vi povas ion diri por ke oni restigu la artikolon. Dankon.--kani (diskuto) 23:21, 13 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon pro la atentigo. Tamen en ĝia Discussão estas nenia kontribuo. Ĉu? Sudastelaro (diskuto) 22:00, 23 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, James, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:26, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]