Sandra Mason: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto politikisto
{{informkesto politikisto
| titolo = Prezidanto de Barbado
| kesteroj =
| kesteroj =
{{informkestero sinsekvo
{{informkestero sinsekvo

Kiel registrite je 11:49, 1 dec. 2021

Sandra Mason
Prezidanto de Barbado
Persona informo
Sandra Mason
Naskonomo Sandra Prunella Mason
Naskiĝo 17-an de januaro 1949 (1949-01-17) (75-jaraĝa)
en Sankta Filipo
Ŝtataneco Barbado vd
Alma mater fakultato pri juro de la universitato de Windsor • Universitato de Karibio • Hugh Wooding Law School • University of the West Indies - Cave Hill Campus vd
Profesio
Okupo juĝistopolitikisto vd
8-a ĝenerala guberniestro de Barbado
Dum 20172021
Sekvanto (respubliko)
1-a prezidanto de Barbado
Dum 30-a de novembro 2021
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sandra MASON (naskiĝis la 17-an de januaro 1949) estas civitanino, juristino kaj politikistino de la ŝtato Barbado en Karibio. Ekde januaro 2018 ŝi estis la ĝenerala guberniestro de Barbado, do la loka reprezentanto de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, kiu estis la ŝtatestro de Barbado - ekde 1953 la reĝino Elizabeto la 2-a. Guberniestroj estas deklarataj de la monarko laŭ la konsilo de la ĉefministro. La 30-an de novembro 2021 ŝi iĝis la unua ŝtata prezidanto de Barbado, kiam la lando ĉesis esti konstitucia monarkio kaj fariĝis respubliko.[1]

Vivo kaj kariero

Ŝi estis trejnata advokato kiu funkciis kiel Apelacia kortuma juĝisto en Sankta Lucio kaj kiel juĝisto en Barbado. Plue ŝi funkciis kiel prezidanto de la komisiono de la Karibia Komunumo por analizi regionan integriĝon, iĝis ambasadoro de Barbado, kaj estis la unua virino en juĝeja posteno de la plej supra jura kortumo de la lando. Ŝi estis la unua nomumito de Barbado en la arbitracia kortumo de la sekretariejo de la Komunumo de Nacioj. Fine de 2017, ŝi estis nomumita kiel la 8-a ĝenerala guberniestro de Barbado, kun oficperiodo komenciĝanta la 8-an de januaro 2018. Samtempe kun ŝia nomumo, ŝi estis premiita per la Lorda Grandkruco en la Ordeno de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo. Poste ŝi iĝis la kanceliero de la Ordeno de Naciaj Herooj, la Ordeno de Barbado kaj la Ordeno de Libereco.

Notoj

  1. Ernie Seon (EFE), Barbados se convierte en república y se despide de Isabel II 30 de Novemnro 2021, Alirita la 1an de Decembro 2021.