Gravitaj ondoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Sj1mor (diskuto | kontribuoj) pli da enkonduko |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
Frank van Hertrooij, [https://scivolemo.wordpress.com/2017/10/11/gravitaj-ondoj-tremigis-la-mondon-nobel-premio-por-fiziko-2017/ Gravitaj ondoj tremigis la mondon, Nobel-premio por fiziko 2017], |
* [[Frank van Hertrooij]], [https://scivolemo.wordpress.com/2017/10/11/gravitaj-ondoj-tremigis-la-mondon-nobel-premio-por-fiziko-2017/ Gravitaj ondoj tremigis la mondon, Nobel-premio por fiziko 2017], scienca blogo [[Scivolemo (projekto)|Scivolemo]], la 11-a de oktobro 2017. |
||
== Referencoj == |
== Referencoj == |
Kiel registrite je 22:18, 11 dec. 2021
Gravitaj ondoj, en fiziko, estas elektro-magnetaj ondetoj (ekz. lumo aŭ radio-ondoj) en la kurbeco de la spactempo, kiuj ondece disvastigas sin per vibrado, moviĝante disen de sia fonto kaj produktas moviĝo de elektraj ŝargoj. Simile, gravitajn ondojn produktas moviĝo de masoj.
Unue Ilin prognozis Albert Einstein en 1916[1][2] surbaze de sia teorio de ĝenerala relativeco[3][4]. Gravitaj ondoj transportas energion kiel "gravitan radiadon". La ekzisto de gravitaj ondoj estas ebla sekvo de la Lorentz-nevariado de ĝenerala relativeco, ĉar ĝi kuntrenas la koncepton de limiganta rapideco de dismoviĝo de la fizikaj interagoj. Kontraste, gravitaj ondoj ne povas ekzisti en la neŭtona teorio de gravito, kiu postulas ke fizikaj interagoj sin disvastigu je infinita rapideco.
Elserĉado
Antaŭ la rekta detektado de gravitaj ondoj, troviĝis nerektaj atestoj pri ilia ekzisto. Ekzemple, mezurado de la binara sistemo Hulse-Taylor sugestis, ke gravitaj ondoj estas pli ol nure hipoteza koncepto. Eventualaj fontoj de detekteblaj gravitaj ondoj inkluzivas duopajn stelsistemojn konsistantajn el blankaj nanoj, neŭtronaj steloj, kaj nigraj truoj. Diversaj detektiloj por observi gravitajn ondojn estas konstruataj aŭ eĉ funkcias, kiel ekzemple la Altgrada LIGO, kiu ekobservis en septembro 2015.[5]
Konkreta observiĝo
Malgraŭ jardekoj da provoj, gravitaj ondoj estis malkovritaj nur en 2016 (Nobel Premio 2017), ĉar ili estas treege malfortaj. En la 11-a de februaro 2016, la eksperimentantaro de LIGO anoncis, ke ĝi rekte observis gravitajn ondojn el kunfandiĝanta paro de nigraj truoj.[6][7][8].
Eksteraj ligiloj
- Frank van Hertrooij, Gravitaj ondoj tremigis la mondon, Nobel-premio por fiziko 2017, scienca blogo Scivolemo, la 11-a de oktobro 2017.
Referencoj
Ĉi tiu artikolo plejparte baziĝas sur la responda artikolo en la anglalingva Vikipedio.
- ↑ Einstein, A (June 1916). “Näherungsweise Integration der Feldgleichungen der Gravitation”, Sitzungsberichte der Königlich Preussischen Akademie der Wissenschaften Berlin part 1, p. 688–696.
- ↑ Einstein, A (1918). “Über Gravitationswellen”, Sitzungsberichte der Königlich Preussischen Akademie der Wissenschaften Berlin part 1, p. 154–167.
- ↑ . Einstein's gravity theory passes toughest test yet: Bizarre binary star system pushes study of relativity to new limits.. Phys.Org.
- ↑ The Detection of Gravitational Waves using LIGO, B. Barish
- ↑ The Newest Search for Gravitational Waves has Begun. LIGO (18 September 2015). Alirita 29 November 2015.
- ↑ (February 11, 2016) “Einstein's gravitational waves found at last”, Nature News. doi:10.1038/nature.2016.19361. Alirita 2016-02-11..
- ↑ (2016) “Observation of Gravitational Waves from a Binary Black Hole Merger”, Physical Review Letters 116 (6). doi:10.1103/PhysRevLett.116.061102.
- ↑ Gravitational waves detected 100 years after Einstein's prediction | NSF - National Science Foundation. Alirita 2016-02-11.