Idento (matematiko): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e →Ekzemploj: Lingve redaktis alineon Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado |
e →Ekzemploj: Lingva pliĝustigo Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado |
||
Linio 28: | Linio 28: | ||
Komuna ekzemplo de identa funkcio estas la identa [[permuto]], kiu sendas ĉiun eron de la aro <math>\{ 1, 2, \ldots, n \}</math> al ĝi mem. |
Komuna ekzemplo de identa funkcio estas la identa [[permuto]], kiu sendas ĉiun eron de la aro <math>\{ 1, 2, \ldots, n \}</math> al ĝi mem. |
||
Ĉi tiuj signifoj |
Ĉi tiuj signifoj ne estas reciproke ekskluzivaj; ekzemple, la identa permuto estas la identa ero en la aro de permutoj de <math>\{ 1, 2, \ldots, n \}</math> sub [[funkcia komponaĵo|komponaĵo]]. |
||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
Kiel registrite je 19:53, 6 apr. 2022
En matematiko, idento aŭ identaĵo havas diversajn signifojn:
- Ĝi povas signifi egalaĵon, kiu restas valida sendistinge de la valoroj de la variabloj en ĝi, por distingi ĝin disde ekvacio, kiu estas vera sub pli apartaj kondiĉoj.
- En algebro, idento aŭ, pli kutime, neŭtrala elemento de magmo (t.e. aro A kun interna duvalenta operacio) estas ero e, kiu - kombinita kun iu ajn ero a de A - produktas eron a. Fojfoje tia elemento e nomiĝas ankaŭ "unuo".
- Tria signifo estas la identa funkcio de aro A al si, ofte nomata aŭ , tia ke por ĉiuj x en A.
La simbolo ≡ estas iom kutima por indiki matematikan identon (aŭ kongruecan ekvivalentrilaton).
Ekzemploj
Komuna ekzemplo de la unua signifo estas la trigonometria idento
kiu estas vera por ĉiuj reelaj valoroj de (la aro de reelaj nombroj estas la domajno de la funkcioj sin kaj cos); kontraŭe la ekvacio
estas valida nur por certaj valoroj de en la domajno.
Komuna ekzemplo de identa ero estas la nombro 0 inter la reelaj nombroj sub adicio. Tio signifas, ke por ĉiu ,
- 0 + a = a
- a + 0 = a
- 0 + 0 = 0
Komuna ekzemplo de identa funkcio estas la identa permuto, kiu sendas ĉiun eron de la aro al ĝi mem.
Ĉi tiuj signifoj ne estas reciproke ekskluzivaj; ekzemple, la identa permuto estas la identa ero en la aro de permutoj de sub komponaĵo.