Aleksander Fedorowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksander Fedorowicz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1971 (1971-07-27)
en Bydgoszcz
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (38-jaraĝa)
en Smolensk
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd
Tombo Cmentarz św. Józefa Bydgoszcz vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo court interpreter • remisto • certified translator vd
Laborkampo court interpreter vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksander Fedorowicz (naskiĝis la 27-an de julio 1971 en Bydgoszcz, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola diplomato kaj tradukisto.

Li estis nevo de opoziciisto profesoro Roman Kotzbach. En Moskvo finis Instituton de Politikaj Sciencoj de Moskva Ŝtata Universitato; stipendiulo de pola registaro. Vickonsulo en Uzbekio, kie okupiĝis pri dokumentado de la historio de loĝantaj tie poloj. Post la reveno laboris en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj poste fondis kancelarion de ĵurigitaj tradukistoj. Li konis kvin fremdajn lingvojn. Ĵurigita tradukisto de la rusa kaj hebrea lingvoj (kaze de la dua kiel nur unu el kelkaj personoj en Pollando). Li iĝis tradukisto de la rusa lingvo de la prezidento Lech Kaczyński. Ankaŭ laboris interalie ĉe eltombigo de murditaj de Sovetunio polaj oficiroj en Katin.

Junece trejnis remadon. Ĉampiono de Pollando de malpli aĝaj junioroj. Pli poste amatore trejnis kuradon, startis en maratonoj. Li havis filinon kaj filon. Lia frato Dariusz estas kapitano de Pola Soldataro kaj kuracisto.

Pereis en katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk direkte al Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. Entombigita en armea asisto en Bydgoszcz.

La 14-an de aprilo 2010 en Varsovio okazis simbola kuro memore al Aleksander Fedorowicz kaj la ceteraj viktimoj de la katastrofo en Smolensk. La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita de Kavalira Kruco de la Ordeno Renaskiĝinta Pollando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]