Buochs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buochs
Blazono de Buochs
Buochs
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 674840 / 203251 (mapo)46.9761111111118.4222222222222Koordinatoj: 46° 59′ N, 8° 25′ O; CH1903: 674840 / 203251 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5305
Areo  km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6374
Komunumkodo 1502
Mapo de Buochs
vdr

Buochs estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 5 305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hotelo Krone en Buochs

Buochs situas ĉe la okcidenta bordo de la Kvarkantona Lago. Sude de la komunumo leviĝas la monto Buochserhorn.

La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1'806,8 m s.m. sur la kulmino de la monto Buochserhorn, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 433 m s.m. ĉe la bordo de la lago. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,04 km², de kiuj 34,1% estas kovritaj de arbaro, 48,0% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buochs limas en nordokcidento al Ennetbürgen, en nordoriento aliflanke de la Kvarkantona Lago al Gersau (Kantono Ŝvico), en sudoriento al Beckenried, en sudokcidento al Oberdorf, kaj en okcidento al Stans.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buochs estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Stans al Seelisberg kaj per la ŝipoj sur la Kvarkantona Lago.

Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A2, al kiu ĝi posedas propran alveturejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua certigita dokumenta mencio de Buochs datiĝas de la 8-a de junio 1157 kiel Buochses en protektoletero de papo Hadriano la 4-a al la Monaĥejo Engelberg. [1]

Inter la jaroj 1471 kaj 1501 la rivero Engelberger-Aa estis malsovaĝigita per protektodigoj kaj kondukita al la Kvarkantona Lago en Buochs.

Ĉar Nidvaldo kontraŭstaris la Helvetan Revolucion, dum la atako de la franca armeo en 1798, en Buochs 52 personoj estis masakritaj kaj la tuta vilaĝo kun escepto de 3 domoj estis bruligita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]