Ecce Homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri pri libro de la filozofo F. Nietzsche . Por informoj pri citaĵo de Poncio Pilato pri Jesuo de Nazareto , vidu la artikolon Jen homo.
Ecce Homo
literatura verko • postmorta verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1888
Ĝenro aŭtobiografioeseo
vdr

Ecce Homo: Kiel oni fariĝas, kio oni estas (germane Ecce homo: Wie man wird, was man ist) estas la titolo de la lasta originala libro skribita de la filozofo Friedrich Nietzsche antaŭ liaj lastaj jaraj jaroj de frenezo, okazinta ĝis lia morto en 1900. Ĝi estis skribita en 1888 kaj estis publikigita en 1908. La verko statas kiel provo de biografio. Ĝia titolo ("Jen homo") aludas al frazo de Poncio Pilato pri Jesuo de Nazareto.

Laŭ unu el niĉeaj plej eminentaj anglen-tradukistoj, Walter Kaufmann, la libro oferas "propran interpreton de Nietzsche pri lia disvolvo." [1] La libro enhavas plurajn ĉapitrojn kun mem-laŭdaj titoloj, kiel ekzemple "Kial mi estas tiel saĝa", "Kial mi estas tiel lerta", "Kial mi skribas tiel bonajn librojn" kaj "Kial mi estas destino".

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Titolo[redakti | redakti fonton]

Per la titolo, li ekskludas aliulojn. Ĝi aludas al du klasikaj frazoj: "Ecce Homo" (rigardu, jen la homo!), laŭ la Biblio, diraĵo de Pontio Pilato pri Jesuo Kristo. La subtitolo "Kiel oni fariĝas kio oni estas" temas pri la frazo de Pindaro "Fariĝu tiu, kiu vi estas" (el la "Pitianaj odoj"), de Nietzsche jam citita en antaŭaj verkoj.[2] La titolo Ecce homo li jam uzis en poemeto en La gaja scienco:[3]

Unua ...
Ja, ich weiß, woher ich stamme,
Ungesättigt gleich der Flamme
Glühe und verzehr’ ich mich.
Licht wird alles was ich fasse,
Kohle alles, was ich lasse,
Flamme bin ich sicherlich.

Superrigardo kaj kunteksto[redakti | redakti fonton]

Estas multeco en Ecce Homo: pri li, pri lia familio.

En la verko estas elvokita martelo kiel simbolo por mezuri muzikon. Filozofi per martelo signifas detrui. Tamen Nietzsche volas, ke ĉi tiu forto estu kreiva.

Li anstaŭigas sin mem. Li montras sin kiel esprimo de espero, kiel retorika forto. Estas flanko maska. Li rigardas sin mem kiel dinamito.

Li alnomas sin apolona. Nietzsche valorigas dekadencon, rekonante ĝin por ekrigardi arton malsame. Temas pri surabundeco pleniganta paĝon. Temas pri viva superabundeco.

Ironio en Ecce Homo[redakti | redakti fonton]

Estas malfacile trovi ion neironian en Ecce Homo. Li montras la malsamecon pri tio, kio estas dirita kaj farita, ĉar oni bezonas aŭdiencon. Ironio estas do situacia. Ĝi aludas al neegaleco. Estas alia formo de ironio, kiel en teatroopero, kie oni scias, ke la heroo mortos, sed li mem ne konscias pri tio, kio okazos al li. La sokrata ironio estas malsama, nemoderna. Male, en romantiko, ironio (kiel ĉe Friedrich Schlegel) fariĝas la lingvaĵo kaj kontraŭlingvaĵo de filozofio: senfina procezo de movado — senfina kreaĵo kiu estas pli granda projekto kaj ne tiu, je kiu oni devas montri klare, ke oni ironiumas. Hegel ankaŭ montras ironion pri homa deziro kaj tio, kio vere okazas aŭ kion li atingas.

Dum ĉi tiu tempo, li ekfariĝis freneza. Tiam li alnomis Cosima Wagner "sia edzino". Tamen se oni rigardas Ecce Homo-n en la tradicio de ironio kaj kiel parodio, oni vidas ke ĝi ne estas "freneza" niĉea verko.

... kaj lasta paĝo de la manuskripto.

Moralo[redakti | redakti fonton]

En la lasta ĉapitro, Kial mi estas destino, Nietzsche priskribas sin kiel senmoralulo ("Immoralisten") kies kompreno kondukus al grandaj ŝanĝoj:

Citaĵo
 Die Entdeckung der christlichen Moral ist ein Ereigniss, das nicht seines Gleichen hat, eine wirkliche Katastrophe. Wer über sie aufklärt, ist eine force majeure, ein Schicksal, – er bricht die Geschichte der Menschheit in zwei Stücke. Man lebt vor ihm, man lebt nach ihm … Der Blitz der Wahrheit traf gerade das, was bisher am Höchsten stand: wer begreift, was da vernichtet wurde, mag zusehn, ob er überhaupt noch Etwas in den Händen hat. Alles, was bisher „Wahrheit“ hiess, ist als die schädlichste, tückischste, unterirdischste Form der Lüge erkannt; der heilige Vorwand, die Menschheit zu „verbessern“ als die List, das Leben selbst auszusaugen, blutarm zu machen. 
— Warum ich ein Schicksal bin, 8. Abschnitt: KSA 6, p. 373

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kaufmann, p.201.
  2. Menschliches, Allzumenschliches, Fünftes Hauptstück, Aphorismus 263 (KSA 2, p. 219); Die fröhliche Wissenschaft, Drittes Buch, Aphorismus 270 (KSA 3, p. 519); vgl. etwa auch ebd., Viertes Buch, Aphorismus 335 (KSA 3, p. 563).
  3. KSA 3, p. 367.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kaufmann, Walter. "Editor's Introduction" in On the Genealogy of Morals (translated by Walter Kaufmann and R.J. Hollingdale) and Ecce Homo (translated by Walter Kaufmann), edited by Walter Kaufmann. New York: Vintage, 1967. pp.201-209.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]