Edziĝpropono (ruseПредложение) estas unuakta teatraĵo (oficiale "ŝerco en unu akto") de Anton Ĉeĥov, verkita en 1888-1889 kaj unue publike prezentita en 1890. Ĝi estas rapide disvolviĝanta teatraĵo de dialogo-bazita enhavo kaj situacia humuro. La esperantlingva versio de la teatraĵo unuafoje publike prezentiĝis kadre de la 49-a UK 1964 en Hago, Nederlando, per la aktora grupo de la Internacia Arta Teatro kun du gastrolantoj el la Bulgara Esperanto-Teatro (BET), Belka Beleva kaj Anani Anev, reĝisorata kaj ĉefrolata de Srdjan Flego.