Hans-Reinhard Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dum pilgrimado en 2007

Johano-Reinhard KOCH [koĥ] (naskiĝinta la 27-an de novembro 1929 en Leinefelde) estas emerita romkatolika helpepiskopo de Erfurto.

Post studo de teologio en Fulda kaj Erfurto li sacerdotiĝis en 1955. Lia unua posteno kiel paroĥestro estis en Nordhausen.

En la 1965-a jaro la tiama episkopo Hugo Aufderbeck venigis lin al la Porpastra Seminario de Erfurto. En 1969 li fariĝis respondeculo de personaraj demandoj ĉe la Episkopa oficejo. Jam en la monato majo de 1985 li iĝis helpepiskopo (latine: episcopus auxiliaris) de la t.n. Apostola administranto en Erfurto kaj Meiningen, kiel la hodiaŭa episkopujo Erfurto nomiĝis dum la GDR-tempo. Konsekvence post la reinstalo de erfurta episkopujo Koch estis ĝia unua helpepiskopo (ĝis 2004).

En 2010 li ricevis la turingian meritpremion (germane: Verdienstorden des Freistaats Thüringen) fare de la ĉefministrino Christine Lieberknecht.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]