Josef Breuer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Breuer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1842 (1842-01-15)
en Vieno
Morto 20-an de junio 1925 (1925-06-20) (83-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Döbling Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtioAŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Edz(in)o Mathilde Breuer
Infanoj Robert Breuer • Margarete Schiff • Bertha Hammerschlag • Hans Breuer • Dorothea Breuer
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • filozofo • psikoanalizisto • fiziologo
vdr

Josef BREUER (en germana prononoco: [ˈbʁɔʏɐ]; 15a de januaro 1842 – 20a de junio 1925) estis distingita kuracisto kiu faris ŝlosilajn malkovrojn en neŭrofiziologio, kaj kies laboro en la 1880-aj jaroj kun sia paciento Bertha Pappenheim, konata kiel Anna O., disvolvigis la parolkuracadon (katarsa metodo) kaj metis la fundamenton por la psikoanalizo kiu estis disvolvigita de lia protektito Sigmund Freud.[1]

Breuer, laborante kun Ewald Hering en la militista medicina lerenejo de Vieno, estis la unua kiu pruvis la rolon de la vaga nervo en la refleksa naturo de spirado. Tio estis ekvojo el la iama fiziologia kompreno, kaj ŝanĝis la manieron kiel sciencistoj estis rigardintaj la rilaton de la pulmoj kun la nerva sistemo. Tiu mekanismo estas nune konata kiel Reflekso de Hering–Breuer.[2]

Sendepende unu de alia[3] en 1873, Breuer kaj la fizikisto kaj matematikisto Ernst Mach malkovris kiel funkcias la sento de la ekvilibro (t.e. la percepto de la malekvilibrigo de la kapo): ke ĝi estas regata de la informaro kiun la cerbo ricevas el la movo de fluaĵo (endolimfo) en la duoncirklaj kanaloj de la vestibula sistemo de la interna orelo. Ke la sento de ekvilibro dependas el la tri duoncirklaj kanaloj estis malkovrita en 1870 de la fiziologo Friedrich Goltz, sed Goltz ne malkovris kiel funkcias la ekvilibro-senta aparataro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josef Breuer Encyclopaedia Britannica Alirita la 31an de januaro 2020.
  2. Breuer, Josef (1842-1925) – Encyclopedia of Psychology, Arkivita en 2004-12-13 en la Wayback Machine de www.findarticles.com Alirita la 31an de januaro 2020.
  3. Hawkins, J.E. kaj Schacht, J. "The Emergence of Vestibular Science" Arkivigite je 2012-02-24 per la retarkivo Wayback Machine (Parto 8 de "Sketches of Otohistory") en "Audiology and Neurotology," Aprilo 2005.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cranefield, Paul F. "Breuer, Josef." Dictionary of Scientific Biography, eldonita de Charles Coulston Gillispie, vol. 2. New York: Charles Scribner's Sons, 1981, ISBN 0-684-80588-X
  • Hirschmüller, Albrecht. The Life and Work of Josef Breuer: Physiology and Psychoanalysis. New York: New York University Press, 1990, ISBN 0-8147-3427-8
  • Zangwill, O. L. "Breuer, Joseph." En The Oxford Companion to the Mind New York: Oxford University Press, 1998 ISBN 0-19-860224-3