Katedralo Ĉieliro de Maria (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa seba katedralo Ĉieliro de Maria
Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria en Szentendre
Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria en Szentendre
ortodoksa preĝejo • katedralo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Pest
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1758
Specifo
Longo 32 m
Larĝo 14 m
Alto 15 m (navo interne); 48 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La ortodoksa serba katedralo Ĉieliro de Maria serbe Саборна црква [saborna crkva], konata ankaŭ Katedralo Belgrád aŭ Beogrado estas signifa eklezia historia monumento en Hungario, en urbo Szentendre, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam dum la mezepoko kirko fumkciis. Grekaj, serbaj, bosniakaj rifuĝintoj pro Osmana Imperio alvenis ekde 1521. Ili konstruis preĝejon jam post jaroj. La plej granda rifuĝintaro alvenis en 1690. Post 6 jaroj ili fondis diocezon en Szentendre. La nun videbla katedralo estis konstruita en la 18-a jarcento. En 1881 la vento detruis la turopinton, post 4 jaroj incendio okazis. Depost la 20-a jarcento nur en la katedralo okazas mesoj, en la ceteraj ortodoksaj kirkoj jam ne.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La katedralo situas inter grandaj arboj en korto. Apude troviĝas la episkopa palaco kaj ortodoksa muzeo. En la korto estas entombigita interalie Tihamér Vujicsics.

En mezo de la fasado la turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. La turopinto estas cepa kupolo. La navo interne havas 3 partojn: sanktejo, starlokoj de viroj, starlokoj de virinoj. La sanktejo estas okangula. La interna meblaro estas baroko aŭ malfrubaroko. La impona ikonostazo estis kreita inter 17771781. La predikejo estis skulptita el tilio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Pordo