Ministerio pri buĝeto (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministerio pri buĝeto
Ministère du Budget
ministerio de Francio
Komenco 2007 vd
Geografia situo 48° 50′ 28″ N, 2° 22′ 41″ O (mapo)48.8410192.378004Koordinatoj: 48° 50′ 28″ N, 2° 22′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 139 starto de Bercy, 12-a arondismento, Parizo
Situo Parizo
Ministère du Budget (Parizo)
Ministère du Budget (Parizo)
DEC
Ministère du Budget
Ministère du Budget
Map
Ministerio pri buĝeto
Tipo ministerio
Estr(ar)o Christian Eckert (subministro)
Lingvoj

franca

Filioj General directorate of the French administration vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ministerio de Francio
vdr

La ministerio pri buĝeto estas la ministerio de la franca registaro de la 5-a Respubliko komisiita pri la buĝeta kaj librotena funkcioj de la ŝtato.

Ĝi loĝas, kun la aliaj ekonomiaj kaj financaj ministerioj en la kvartalo de Bercy, en la 12-a arondismento de Parizo.

La nomoj de la francaj ministroj pri buĝeto estas en la artikolo : Listo de francaj ministroj pri buĝeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de francaj ministroj pri buĝeto.

La subministerio pri buĝeto (aŭ ministerio delegita pri buĝeto) ekzistis en plej multaj registarioj de la 5-a Respubliko. Ĝi estis aŭtonoma ministerio en la registaroj 3-a Raymond Barre (Maurice Papon), Pierre Bérégovoy (Michel Charasse poste Martin Malvy) kaj Édouard Balladur (Nicolas Sarkozy).

Ekde la 18a de majo 2007, en la registaroj de François Fillon, la ministerio pri ekonomio, financoj kaj industrio estis partigita en du : ministerio pri ekonomio, industrio kaj dungado (sinsekve Jean-Louis Borloo, Christine Lagarde kaj François Baroin) kaj ministerio pri buĝeto, publikaj kontoj kaj ŝtatoficistaro (Éric Woerth). Tiu lasta poste akiris novajn titolojn kaj funkciojn : « ministerio pri buĝeto, publikaj kontoj, ŝtatoficistaro kaj ŝtata reformo » ekde la 23-a de junio 2007, « ministerio pri buĝeto, publikaj kontoj kaj ŝtata reformo » ekde la 22-a de marto 2010 (François Baroin), « ministerio pri buĝeto, publikaj kontoj, ŝtatoficistaro kaj ŝtata reformo » ekde la 14-a de novembro 2010 estrata de Valérie Pécresse ekde la 29-a de junio 2011.

Ekde la 16-a de majo 2012, la buĝeto estis denove ligita al la ministerio pri ekonomio kaj financoj . Ekde la 18-a de junio 2012, la ministerioj pri ekonomio kaj financoj estas kvar : Ministerio pri ekonomio kaj financoj (Pierre Moscovici), ekstera komerco (Nicole Bricq), produkta reprogreso (Arnaud Montebourg) kaj Ministerio pri manmetiaro, komerco kaj turismo (Sylvia Pinel).

Komisioj kaj atribuoj[redakti | redakti fonton]

De junio 2012, la ministro delegita komisiita pri buĝeto respondecas, per delegado de la ministro pri ekonomio kaj financoj, pri :

  • la preparo de la buĝeto kaj ties plenumo ;
  • la publika librotenado ;
  • la ŝtata bienaro ;
  • la pensioj ;
  • la impostoj ;
  • la katastro kaj la prigrunda publikigo ;
  • la doganoj kaj nerektaj impostoj.

per delegado de la ministro pri ekonomio, financoj kaj ekstera komerco, ĝi repondecas pri la ekvilibro de la tuto de la publikaj kontoj kaj pri la plurjara strategio rilata al la ekvilibro de la socialaj kontoj kaj agoj por la financado de la sociala protekto[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekreto n° 2012-796 de la 9-a de junio 2012, artikolo 1-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]