Molokai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Molokai
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco4 961 m [+]
Koordinatoj21° 8′ N, 157° 1′ U (mapo)21.135-157.01Koordinatoj: 21° 8′ N, 157° 1′ U (mapo)
Plej alta punktoKamakou [+]
Areo260 km² (26 000 ha) [+]
Loĝantaro7 345 [+] (2010)
HorzonoUTC-10:00 [+]

Molokai (Havajo)
Molokai (Havajo)
DEC
Molokai
Molokai
Map
Molokai
Vikimedia Komunejo:  Molokaʻi [+]
vdr
Orienta Molokai kun parto de Kamakou kaj la arbarrezevejo Molokai.

Molokai estas insulo de Havajo. Ĝi estas 61 oble 16 km granda, kun terareo de 673.40 km². Tiel ĝi estas la kvina plej granda el la ĉefaj Havajaj Insuloj kaj la 27a plej granda insulo en Usono.[1] Ĝi kuŝas oriente de Oahu trans la markolo Kaiwi 40 km larĝa kaj norde de Lanai, trans la markolo Kalohi. La lumoj de Honolulu estas videblaj nokte ekde la okcidenta pinto de Molokai, dum najbaraj Lanai kaj Maui estas klare videblaj de ĉie laŭlonge de la suda marbordo de la insulo.

Molokai estis konata kiel longtemoa rezidejo de Patro Damiano de Veuster,belga pastro kaj kanonizita katolika sanktulo kiu prizorgis suferantojn de la malsano de Hansen, konata ankaŭ kiel lepro. Historie estis malgranda leprokolonio ĉe la norda marbordo de Molokai, en Kalaupapa, kie suferantoj de la malsano de Hansen estis devigataj al kvaranteno fare de la Havaja registaro, sed nun ne estas aktivaj kazoj de tiu malsano de Hansen en Molokai. Tiuj kiuj plu loĝas en la setleĵo estas iamaj pacientoj kiuj elektis resti tie post kiam la apartiga politiko estis nuligita en 1969.[2][3]

La unua eŭropa maristo kiu vizitis la insulon estis la britia kapitano George Dixon en 1786.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Martelŝarkoj estas grupo de ŝarkoj de la familio Sfirnedoj, nomataj tiel pro la neordinara, rara kaj distinga strukturo de ties kapoj, kiuj estas plataj kaj etendiĝas flanke al specifa "martela" formo. Kelkaj el tiuj ŝarkaroj povas troviĝi ĉe Insulo Malpelo en Kolombio, Kokosa insulo ĉe Kostariko, kaj ĉe Molokajo en Havajo. Grandaj martelŝarkaroj estas vidataj ankaŭ ĉe suda kaj orienta Afriko.

21° 08′ N 157° 02′ U / 21.133 °N, 157.033 °U / 21.133; -157.033 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Table 5.08 - Land Area of Islands: 2000. 2004 State of Hawaii Data Book. State of Hawaii (2004). Alirita 2007-07-23.
  2. "Kalaupapa National Historical Park - Hansen's Disease Patients at Kalawao and Kalaupapa Arkivigite je 2013-05-16 per la retarkivo Wayback Machine (U.S. National Park Service)." U.S. National Park Service - Experience Your America. Retejo 19a Nov. 2009.
  3. Kalaupapa, Molokai, Hawaii - Father Damien. VisitMolokai.com retejo. Arkivita el la originalo je 2014-06-30. Alirita 2009-09-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-30. Alirita 2011-11-28.