Sep liberaj artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sep liberaj artoj – bildo el Hortus deliciarum de Herrad von Landsberg (12-a jarcento)

Oni instruas la sep liberajn artojn en la mezepokaj universitatoj, kies latina nomo estis septem artes liberales. La nomo venas el tio, ke nur tiuj artoj estis indaj por la „liberaj homoj.” Oni dividis la sep liberajn artojn je du grupoj:

I. Trivium [trivium] – scienca branĉo pri paroloj, tekstoj

  1. Grammatica – gramatiko
  2. Rhetorica – retoriko, parolarto; ekzakta parola esprimo de la pensoj
  3. Dialectica – dialektiko, logika esprimo de la pensoj

II. Quadrivium [kvadrivium] – komuna nomo por la sekvaj kvar sciencoj

  1. Astronomia – astronomio
  2. Arithmetica – aritmetiko
  3. Geometria – geometrio
  4. Musica – muziko

La sep liberaj artoj havis gravan rolon ankaŭ en la ikonografio de la mezepoko, multaj miniaturoj prezentas ilin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]