Spondeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri piedo de verso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Spondeo.

En metriko, spondeo (greke σπονδειος (spondeios),) en liriko laŭ PIV estas piedo de verso, konsistanta el du longaj (aŭ akcentaj) silaboj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo), kies metriko estas kalkulata laŭ la longo de silaboj, la spondeo estas la piedo konsistanta el du longaj silaboj:

— —

En aliaj lingvoj (kiel Esperanto), kies metriko uzas akcentecon de silaboj, la spondeo estas la piedo konsistanta el du akcentaj silaboj.

En la heksametro, kie ĝi povas konsistigi la unuajn kvar el la entute ses piedoj, en maloftaj kazoj ankaŭ la kvinan piedno, ĝi precipe servas je diversigo kaj evito de monotoneco.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto “spondeo” devenas de la helena vorto por "trinkaĵa ofero"; spondeoj , la verso de ofera kanto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Spondeoj en klasikaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la klasikaj Eŭropaj lingvoj, spondeoj okazas ofte. Ekzemple, la unua verso de la daktil-heksametra Eneado far Vergilio konsistas el tri daktiloj kaj tri spondeoj:

Ārma vi- / rūmque ca- / nō, Troī- / aē quī prīmus ab / ōrīs
—◡◡ —◡◡ —— —— —◡◡ ——
“Pri armo kaj la viro mi kantats, el Trojaj bordoj kiu unue”

Spondeoj en akcentaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En akcentaj lingvoj, spondeoj estas maloftaj, ĉar akcentitaj silaboj tipe ne okazas sinsekve. Specife, en Esperanto, la spondeo estas ordinare neebla pro la regula antaŭlastsilaba akcento. Tamen, jen kelkaj Esperantaj ekzemploj:

Fi, fi! / Ĝarden- / o plen- / a de / venenaj
—— ◡— ◡— ◡◡ ◡—◡
Malbel- / aj her- / boj, ĉi- / e sen- / escepte!
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—◡
(el Hamleto, far Ŝekspiro, tradukita de L. L. Zamenhof)

La Zamenhofa traduko de Hamleto estas kvinjambo (same kiel la originalo), sed la “Fi, fi!” anstataŭigas jambon per spondeo.

For, for / lia sceptro / kaj trono
—— ◡◡—◡ ◡—◡
Vin mem / mi deziras, / aminda!
—— ◡◡—◡ ◡—◡
(el “En Sonĝo” (germane Mir träumte von einem Königskind’) far Heinrich Heine, tradukita de L. L. Zamenhof en Fundamenta Krestomatio)

La ordinare neebla spondeo okazas, pro la akcentiteco de du unusilabaj emfazaj vortoj (“for, for” kaj “vin mem”)

Simile, en anglalingva poezio:

Cry, cry! / Troy burns, / or else / let Hel- / en go.
—— —— ◡— ◡— ◡—
“Kriu, kriu! Trojo brulos, se vi ne lasas Helenon foriri.”
(el “Trojlo kaj Kresida” (angle Troilus and Cressida) far Ŝekspiro)

La poemo estas en jamba pentametro, sed en ĉi tiu verso la poeto anstataŭigis la unuajn du jambojn per spondeoj, por emfazo.