Stepan Razin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stepan Razin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1630 (1630-01-01)
en Pugachyovskaya,  Rusa carlando
Morto 6-an de junio 1671 (1671-06-06) (41-jaraĝa)
en Moskvo,  Rusa carlando
Mortokialo kvaronumo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusa carlando
Familio
Frat(in)o Frol Timofeevich Razin
Okupo
Okupo ribelanto • rezistobatalanto
vdr

Stepan RAZIN (ruse Степан Тимофеевич Разин) estis rusa kozako estrinta la plej grandan popolan ribelon okazintan en 1670-1671 en Rusio. Li naskiĝis en vilaĝo Zimovejskaja-sur-Dono en 1630 (samloke poste naskiĝis Emeljan Pugaĉov ankaŭ fama ribelinto) kaj estis ekzekutita per kvaronumo la 16-an de junio 1671 n.s. en Moskvo.

En la rusiaj analoj lin oni unue mencias en 1661 kiel elstara kozaka hetmano batalinta kontraŭ Krimea Ĥanlando kaj Otomana Imperio. Li militis kune kun siaj fratoj: pliaĝa Ivan kaj malpliaĝa Frol. Post morto de Ivan, kiu estis ekzekutita laŭ ordono de militestro Dolgorukov, Stepan Razin komencis venĝi la tutan caran administrantaron. Ankaŭ lin gvidis arda pasio al libera, sendependa vivmaniero, kiun preferis ĉiuj kozakoj.

Por pravigi siajn celon kaj agadon li disvastigis onidiron pri tio, ke lin apogas kaj protektas carido Aleksio kaj patriarko Nikon. Sekvis multaj liaj reprezalioj kontraŭ oficistoj, klerikoj kaj ceteraj adeptoj de la caro. Volgio estis centro de la ribelo, kiun ankaŭ partoprenis kelkaj naciaj minoritatoj loĝintaj tie kaj suferintaj pro la cara premo.

La 4-an de oktobro 1670 Stepan Razin estis grave vundita. Printempe de la sekvinta jaro liaj asistantoj perfidis lin por savi proprajn vivojn. Lin mem kaj lian fraton Frol oni veturigis al Moskvo kaj kelkajn tagojn torturis. Li kondutis tute brave kaj denuncis neniujn siajn kamaradojn.

La 16-an de junio 1671 Stepan Razin estis kvaronumita sur Bolotnaja placo en Moskvo.

Stepan Razin en belarto[redakti | redakti fonton]

kantas Teodoro Ŝaljapin en 1938

Kelkaj grandaj romanoj pri li proze kaj verse estas verkitaj. La unua rusa filmo Ponizovaja Volnica" aperinta en 1908 ankaŭ famigis lin. En 1939 estis prezentita pli longa filmo "Stepan Razin". Plej vastan popularecon la popola ribelinto ricevis en la muziko. Ekzistas kelkaj klasikaj simfonioj kaj operoj pri li, tamen pli ofte oni povas aŭskulti en Rusio kantojn pri lia vivo. Li estas protagonisto de kelkaj famaj bildoj faritaj de rusaj kaj eksterlandaj pentristoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]