Theodor Schwann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Schwann
Persona informo
Allemande
Naskiĝo 7-an de decembro 1810 (1810-12-07)
en Santiago de Ĉilio
Morto 11-an de januaro 1882 (1882-01-11) (71-jaraĝa)
en Kolonjo
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de LieĝoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Würzburg • Dreikönigsgymnasium vd
Familio
Gefratoj Leonard Schwann vd
Profesio
Okupo biologokuracisto • fiziologo • universitata instruisto • botanikisto vd
Laborkampo zoologio vd
Aktiva en BerlinoBonnoLoveno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodor SCHWANN [ŝvan] (n. en Neuss la 7-an de decembro 1810, m. la 11-an de januaro 1882) estis germana citologo kaj fiziologo. En 1836 li malkrovis pepsinon, grava enzimo de digesto. Li proponis la vorton "metabolo" por kemiaj aliformigoj en ĉeloj.

Theodor Schwann

Li studis medicinon en Berlino, poste estis asistanto de la fiziologo Johannes Peter Müller (1834–38). Li apartigis en 1836 la pepsinon, kiu respondecas pri digestado en la stomako. Tiu estis la unua ekstraktita besta enzimo.

Li laboris en la universitato de la belgia urbo Leuven (Loveno) kiel fiziologa profesoro (1839–48) kaj analizis estiĝon de sporoj de fermentofungoj. Li venis je la konkludo, ke la fermentadon de la sukero kaj la amelo kaŭzas metabolo.

En 1839 Schwann kaj Matthias Schleiden proponis la ĉelteorion. Tiu teorio postulas, ke ĉiuj organismoj havas ĉelojn.

Li instruis en la universitatoj de Loveno, de Lieĝo (1849–79) kaj esploris tie kuntiriĝon de la muskoloj kaj struturon de la nervoj. Li malkovris la strian muskolaron en supra parto de la ezofago.

Lian nomon portas la Schwann-ĉeloj [ŝvan-ĉeloj]).