Tunelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fervoja tunelo
Enirejo de la belga Liefkenshoek-tunelo kun vojimposta pagejo
Tunelo de la Tajpea Metroo en Tajvano
tunelo por ŝipoj

Tunelo estas subtera, artefarita irejo. La difino de Francisko Azorín tekstas "Subtera irejo por fervojo, tramvojo, strato." Li indikas etimologion el la franca tonnelle (laŭbo, cilindra volbo).[1]

Tuneloj povas esti por:

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Oni fosas tunelojn en diversaj materialoj, de mola argilo ĝis malmola ŝtono. La konstrumetodoj dependas de pluraj faktoroj, interalie la ecoj de la grundo, la ecoj de la grundakvo, la longo kaj diametro de la tunelo, la profundo de la tunelo, la provizeblo de la fosa agado, la uzocelo kaj formo de la tunelo, kaj riska mastrumado.

Tri bazaj tipoj de tunela konstruado estas ofte uzataj. Postkovritan tunelon oni konstruas en malprofunda tranĉeo kaj poste kovras per tegmento. Boritan tunelon oni konstruas sen forigi la superan teron. Fine, mergitan tunelon oni mergas jam plejparte konstruitan en akvejon.

La Tamiza Tunelo estas subakva tunelo kiu kuras sub la rivero Tamizo en Londono. Konstruita inter 1825 kaj 1843, la tunelo estis la unua tunelo estanta kompletigita sub navigebla rivero.

Boraj maŝinoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tunelbora maŝino.
Tunelbora maŝino uzata por bori la Gotardan Bazan Tunelon (Svisujo), la plej longan fervojan tunelon de la mondo. La grando de la maŝino montriĝas per komparo kun la apuda laboristo.

Tunelboraj maŝinoj (TBM-oj) kaj rilataj asistaj sistemoj estas uzataj por aŭtomatigi la tunelan konstruadon, kio malpliigas la koston. En iaj, ĉefe urbaj aplikoj, oni vidas tunelan boradon kiel rapidan kaj malmultekostan alternativon al surgrunda konstruado de fervojoj kaj aŭtovojoj. Oni evitas multekostajn eksproprietigojn de konstruaĵoj kaj tero kaj longajn planajn enketojn. Malavantaĝo de tunelboraj maŝinoj estas ilia ekstrema grando, pro kiu estas malfacile transporti ilin al la konstruejo kaj multekoste kunmeti ilin surloke (ofte ene de la konstruata tunelo).

Ekzistas diversaj dezajnoj de TBM-oj por diversaj kondiĉoj, de malmola ŝtono ĝis malmola akvoplena grundo. Iuj specoj, kiel maŝinoj de bentonita koto aŭ de terprema ekvilibrigo, havas altpremajn ejojn ĉe la antaŭo, kio uzebligas ilin en malfacilaj kondiĉoj sub la grundakva surfaco. La altpremaj ejoj altigas la premon en la grundo antaŭ la borila bloko ĝis ekvilibro kun la premo de la grundakvo. La laboristoj restas en normala premo malantaŭ la altpremejo, sed foje devas iri en ĝin por anstataŭigi aŭ ripari la borilojn. Specialaj sekurrimedoj estas necesaj, ekzemple apliko de traktado al la grundo aŭ haltigo de la TBM en senakva loko. Malgraŭ tiaj komplikoj, oni preferas TBM-ojn al la pli malnova metodo tuneli en altprema aeoro, kun malpremiĝa ĉambro iom malantaŭ la TBM kaj malpremiĝaj procedoj kiel ĉe profunda subakvado.

Famaj tuneloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 206.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]