Willow Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willow Smith
Persona informo
Willow Smith
Naskonomo Willow Camille Reign Smith
Naskiĝo 31-an de oktobro 2000 (2000-10-31) (23-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Will Smith vd
Patrino Jada Pinkett Smith vd
Gefratoj Jaden Smith • Trey Smith vd
Profesio
Alia nomo Willow vd
Okupo kantistoaktorokantaŭtorokomponistomuzikistodancisto • filmaktoro • televida aktoro • muzikproduktisto • diskografa artisto vd
Laborkampo komponadokantado • aktorado • muzikeldonejo • songwriting vd
Aktiva dum 2007– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Willow Camille Reign SMITH (naskiĝis la 31-an de oktobro 2000 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estas usona infana aktorino.

Willow Smith

Ŝi estas la filino de la aktoro Will Smith kaj de ties edzino Jada Pinkett Smith, aktorino kaj kantistino. En la filmo I Am Legend Willow rolis flanke de sia patro kaj pro sia aktorado ricevias nomunon por la premio Young Artist Awards 2008 en la kategorio "plej bona televida aktorado - infano 10-jaraĝa aŭ pli juna". Samjare ŝi aktoris en sia dua filmo, Kit Kittredge: An American Girl, kaj estis voĉa aktorino en la animacia filmo Madagascar 2 (- eskapo al Afriko). En tiu ĉi filmo ankaŭ ŝia patrino havis voĉan rolon.

Willow Smith havas du pli aĝajn fratojn, Jaden kaj Trey Smith, kiuj ankaŭ havas aktorajn spertojn.

Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]