Spišská Sobota
Spišská Sobota | |
hungare: Szepesszombat, germane: Georgenburg | |
urba parto | |
Placo en Spišská Sobota
| |
|
|
Oficiala nomo: Spišská Sobota | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Poprad |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Altaj Tatroj |
Parto de urbo | Poprad |
Rivero | Poprad |
Situo | Spišská Sobota |
- koordinatoj | 49° 03′ 56″ N 20° 18′ 55″ O / 49.06556 °N, 20.31528 °O (mapo) |
Orogenenezo montariĝo |
Subtatra kaldrono, Levočské vrchy |
Unua skribmencio | 1256 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | PP |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Spišská Sobota | |
Portalo pri Slovakio |
Spišská Sobota, hungare Szepesszombat [sepeŝsombat], germane Georgenburg estas eksurbo, nun urboparto de Poprad en Regiono Prešov, en Distrikto Poprad.
Historio
[redakti | redakti fonton]Béla la 4-a (Hungario) setligis tie germanojn. La unua mencio devenis el 1256 en formo Forum Sabbathe. Ekde 1380 oni aranĝis semajnan, ekde 1567 tutlandan foirojn. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
Okazis incendioj en 1545, en 1682 kaj en 1775. En la 17-a j.c. 4 urbopordoj konstruiĝis. Tiu urbo estis la plej riĉa en la regiono. En 1910 en la urbo loĝis 977 da homoj (422 slovakoj, 319 germanoj, 228 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo estis distriktejo en Szepes (reĝa departemento). En 1945 la urbo aliĝis al Poprad kaj la germanoj estis deportitaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo el la 13-a j.c.
- luterana preĝejo el 1777
- urbodomo el la 18-a j.c.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Szepesszombat naskiĝis:
- hungara kuracisto János Dercsényi
- hungara sportisto Béla Kehrling.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La fama esperantista vojaĝanto Tibor Sekelj naskiĝis en Spišská Sobota en 1912, sed la familio translokiĝis jam tri monatojn poste.
“ | [...] mi mem ekrigardis tiun ĉi mondon [...] la 14an de februaro 1912 en Spišská Sobota, Slovakujo, tiam parto de Hungarujo. [...] Trimonata mi estis kiam mi translokiĝis el la Tatra montarregiono al Ĉenej, vilaĝo el Banato, en la sudo de la tiama Hungarujo (nun en Rumanujo), kie mi pasigis miajn unuajn dek vivjarojn. | ” |
—Tibor Sekelj, Mondo de travivaĵoj, 1981, p12 |
Sabataj komunumoj en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Urbaj partoj de Poprad |
---|
Kvetnica · Matejovce · Spišská Sobota · Staré Mesto · Stráže pod Tatrami · Veľká |