Srilanka Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝkoloraj zonoj montras la proksimumajn areojn de Srilanko kontrolitajn de la LTTE; flavaj tiujn kontrolitajn de la registaro sed postulitaj de tamiloj; kaj oranĝkoloraj tiujn kontrolitajn de la registaro sed kun partoj kontrolitaj de tamiloj, en decembro 2005.

La Srilanka Enlanda Milito (sinhale ශ්‍රී ලංකාවේ සිවිල් යුද්ධය; tamile இலங்கை உள்நாட்டுப் போர்) estis interna milito luktita en la insula lando Srilanko el 1983 ĝis 2009.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dekomence en la 23a de julio 1983, estis intermita insurekcio kontraŭ la registaro de Srilanko fare de la Tamilaj tigroj estritaj de Velupillai Prabhakaran, nome Liberigaj Tigroj de Tamil Eelam (LTTE), kiuj luktis por krei sendependan tamilan ŝtaton nome Tamil Eelam en la nordo kaj oriento de la insulo pro kontinua diskriminacio kontraŭ la srilankaj tamiloj fare de la Sinhal-estrata registaro de Srilanko, same kiel pro la kontraŭtamilaj pogromoj de 1956, 1958 kaj 1977 kaj la bruligado de la publika biblioteko de Ĝafna en 1981 fare de vandalaj amasoj de la majoritataj Sinhaloj, ĉio en la jaroj ekde la sendependeco de Srilanko el Britio en 1948.[1] Post 26-jara milito, la srilankaj armitaj fortoj venis super la Tamilaj Tigroj en majo 2009, kio finigis la enlandan militon.[2]

Dum ĉirkaŭ 25 jaroj, la milito okazigis gravajn damaĝojn anl la loĝantaro, medio kaj ekonomio de la lando, pro dekomenca ĉirkaŭkalkulo de 80 000–100 000 perosnoj mortigitaj dum ties daŭro.[3] En 2013, la esploro de Unuiĝintaj Nacioj ĉirkaŭkalkulis aldonajn mortojn dum la lasta fazo de la milito: "Ĉirkaŭ 40 000 mortis dum aliaj sendependaj informoj ĉirkaŭkalkulis la nombron de civiluloj mortintaj kiel pli ol 100 000."[4] Dum la komenca parto de la konflikto, la srilankaj fortoj klopodis rekonkeri la areojn kontrolitajn de la LTTE. La taktikoj uzitaj de la Liberigaj Tigroj de Tamil Eelam kontraŭ la agado de la registaraj fortoj rezultis en la fakto, ke ili estis listigita kiel terorisma organizaĵo en 32 landoj, kiel Usono, Barato, Kanado kaj la membroj de la Eŭropa Unio. Ankaŭ la fortoj de la srilanka registaro estis akuzitaj je perforto de la homaj rajtoj, sistema senpuneco por la gravaj rompoj de la homaj rajtoj, manko de respekto al habeas corpus en arbitraj arestoj, kaj perfortaj malaperigoj.[5]

Boato de tamiloj patrolanta dum la pacepoko.

Post du jardekoj de luktado kaj kvar malsukcesaj klopodoj de pacnegocado, inklude intervenon de la Armitaj Fortoj de Barato kaj poste de pacfarantaj fortoj el 1987 ĝis 1990, daŭra negocada finigo de la konflikto ŝajnis ebla kiam batalhalto estis deklarita en decembro 2001, kaj batalĉesa interkonsento estis subskribita kun internacia perado en 2002.[6] Tamen, limigitaj konfliktoj reaperis en la fino de 2005 kaj la konflikto reeksplodis ĝis la registaro relanĉis nombron de gravaj militofensivoj kontraŭ la LTTE dekomence en julio 2006, kio forigis la LTTE el la tuta orienta provinco de la insulo. La LTTE tiam deklaris, ke ili "pluigos sian liberigan luktadon ĝis atingi ŝtatigon".[7][8]

Civiluloj translokigitaj kiel rezulto de la militofensivo de la srilanka armeo. Januaro 2009.

En 2007, la registaro translokigis sian ofensivon al la nordo de la insulo, kaj formale anoncis sian retiriĝon el la batalĉesa interkonsento la 2an de januaro 2008, argumentante, ke la LTTE jam rompis la interkonsenton ĉirkaŭ 10 000 fojojn.[9] Ekde tiam, helpita per la detruado de nombraj armitaj ŝipoj kiuj apartenis al la LTTE,[10] kaj de internacia falo de la financado al la Tamilaj Tigroj, la registaro ekkontrolis la tutan areon iam kontrolitan de la Tamilaj Tigroj, inklude ilian de facto ĉefurbon Kilinochchi, ilian militbazon de Mullaitivu kaj la tutan ŝoseon A9,[11] kio kondukis la LTTE finfine agnoski sian malvenkon la 17an de majo 2009.[12] Post la malvenko de la LTTE, la pro-LTTE Tamila Nacia Alianco publikigis sian postulon por separata ŝtato Tamil Eelam, favore al federacia solvo.[13][14] En Majo 2010, Mahinda Rajapaksa, la tiam prezidento de Srilanko, nomumis la Reamikigan Komisionon por studi la konflikton inter la epoko de la batalhalta interkonsento en 2002 kaj la malvenko de la LTTE en 2009.[15]

Ekde la fino de la enlanda milito, la srilanka ŝtato estis celo de multa tutmonda kritikaro pro la perforto kontraŭ la homaj rajtoj kiel rezulto en militkrimoj pere de la bombardado al civilulaj celoj, uzado de peza artilerio, la malaperigo de srilankaj tamiloj kaj la seksa perfortado. La LTTE akiris famon pere de la misfaro de nombraj malhumanaj atakoj kontraŭ civiluloj kaj politikistoj, ĉefe pere de sinmortigaj atakoj.[16][17][18] La Memortago de Mullivaikkal estis establita kiel ĉiujara rememoriga tago observita de la srilankaj tamiloj por rememori tiujn kiuj mortiĝis, ĉefe en la finaj epokoj de la enlanda milito. Ĝi okazas la 18an de majo, dato en kiu finis la interna milito en 2009, kaj estas nomita laŭ Mullivaikkal, vilaĝo en la nordorienta marbordo de Srilanka kie okazis la fina batalo de la enlanda milito. Januare 2020, la Prezidento Gotabaya Rajapaksa diris, ke ĉirkaŭkalkulitaj 20 000 malaperigitaj srilankaj tamilaj civiluloj estis mortigitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. THOTTAM, JYOTI, "Breaking News, Analysis, Politics, Blogs, News Photos, Video, Tech Reviews", Time, 2009-05-19. (en-US)
  2. "LTTE defeated; Sri Lanka liberated from terror", Ministry of Defence, 18a de majo 2009. Kontrolita 18a de majo 2009. Arkivigite je 2009-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-21. Alirita 2020-10-16.
  3. "Up to 100,000 killed in Sri Lanka's civil war: UN", 20a de majo 2009.
  4. . Sri Lanka to Start Tally of Civil-War Dead.
  5. International Commission of Jurists Submission to the Universal Periodic Review of Sri Lanka. International Commission of Jurists (Aprilo 2012). Arkivita el la originalo je 25a de novembro 2012. Alirita 26a de julio 2012. [rompita ligilo]
  6. "Ceasefire raises Sri Lankan peace hopes", The Guardian, 22a de februaro 2002. Kontrolita 9a de aprilo 2010.
  7. "Sri Lanka's war seen far from over", Amal Jayasinghe, 14a de julio 2007.
  8. "Sri Lankan Government Finds Support From Buddhist Monks", The New York Times, 26a de februaro 2007.
  9. "Government takes policy decision to abrogate failed CFA", Ministry of Defence, 2a de januaro 2008. Kontrolita 2a de januaro 2008. Arkivigite je 2008-01-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-05. Alirita 2020-10-16.
  10. "Sri Lanka Navy destroys the 10th LTTE arms ship 1700 km off Dondra", Sri Lanka Navy, 8a de oktobro 2007. Kontrolita 19a de novembro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-26. Alirita 2020-10-16.
  11. Sri Lankan Forces Capture Last Major Rebel Base in Northeast (el Retarkivo {{{1}}}), Bloomberg.
  12. From correspondents in Colombo. "Tamil Tigers admit defeat in civil war after 37-year battle", News.com.au, 17a de majo 2009. Kontrolita 17a de majo 2009. Arkivigite je 2009-05-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-19. Alirita 2020-10-16.
  13. Haviland, Charles, "Sri Lanka Tamil party drops statehood demand", BBC, 13a de marto 2010. Kontrolita 18a de aŭgusto 2011.
  14. Burke, Jason, "Sri Lankan Tamils drop demand for separate independent homeland", The Guardian, 14a de marto 2010. Kontrolita 18a de aŭgusto 2011.
  15. . Report of the Commission of Inquiry on the Lessons Learnt and Reconciliation. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2020-10-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2020-10-16.
  16. Liberation Tigers of Tamil Eelam Backgrounder Arkivigite je 2010-05-26 per la retarkivo Wayback Machine Council on Foreign Relations - 21a de julio 2008
  17. Gargan, Edward, "Suicide Bomber Kills President of Sri Lanka", New York Times, 2a de majo 1993.
  18. A Decade Without Justice for Sri Lanka’s Tamils (en-US). Alirita 2020-05-18.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Balasingham, Adele: The Will to Freedom – An Inside View of Tamil Resistance. Fairmax Publishing Ltd, 2nd ed. 2003, ISBN 1-903679-03-6.
  • Deegalle, Mahinda (eld.): Buddhism, Conflict and Violence in Modern Sri Lanka. Routledge, London, 2006, ISBN 0-415-35920-1.
  • Dissanayaka, T.D.S.A.: War or Peace in Sri Lanka, Volume II. Swastika (Pvt.) Ltd., Colombo 1998.
  • Dixit, J.N.: Assignment Colombo, ISBN 81-220-0499-7.
  • Gamage, S. kaj Watson, I.B.: Conflict and Community in Contemporary Sri Lanka. Sage, New Delhi 1999.
  • Gamage, S.: Ethnic Conflict, State Reform and Nation Building in Sri Lanka: Analysis of the Context and Suggestions for a Settlement, en: Neelsen, John P. and Malik, Dipak: "Crises of State and Nation: South Asian States between Nation Building and Fragmentation", Manohar, New Delhi (forthcoming).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mapoj[redakti | redakti fonton]