Stanisław Cyganiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Cyganiewicz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1879 (1879-04-01)
en Jodłowa
Morto 23-an de septembro 1967 (1967-09-23) (88-jaraĝa)
en Sankta Jozefo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Stanisław Cyganiewicz
Okupo
Okupo amatora luktisto • spektakla luktisto • Fortulo
vdr

Jan Stanisław Cyganiewicz, pseŭdonomo "Zbyszko Cyganiewicz", "Zbyszko I" (naskiĝis la 1-an de aprilo 1879 en Jodłowa (distrikto Dębica), mortis la 22-an de septembro 1967 en Sankta Jozefo, Misurio) – pola luktisto kun internacia famo pri miksitaj batalartoj. Trifoja mondĉampiono el Parizo en 1906, Nov-Jorko en 1921 kaj 1922, akirinto de la brilianta zono, mondĉampiono pri eksterklasika batalo en 1925. Post fino de la kariero iĝis sporta aktivulo en Usono. Li estis la plej riĉa pola sportisto de la intermilita periodo, kiel profesia atleto gajnis 3 milionojn da usonaj dolaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis forstisto, montarano de Limanowa-regiono. De juneco Stanisław Cyganiewicz estis korpe lerta kaj forta. En la aĝo de 15 jaroj ekzercis per risortoj kaj halteroj. Multe gimnastikadis, kaj de la printempo ĝis aŭtuno multe naĝis. Ankaŭ halterlevis por tiamaniere akiri forton kaj rapidecon bezonataj por luktarto.

Gimnazion frekventis en Jasło, kaj post translokiĝo de la familio al Krakovo, en la tiea Gimnazio de Sankta Jacek. Post abituro komencis studi juron en Jagelona Universitato.

Hazarda prezentiĝo en cirko, kie montris sian forton kaj lertecon, komencis lian sportan karieron. La komenciĝanta kariero devigis lin ĉesi la studojn. En 1924 elmigris al Usono, kiu iĝis lia dua patrujo ĝis la morto.

En 1937 publikigis siajn rememorojn en la libro Sur ringoj de la tuta mondo, kie detale priskribis historion de sia vivo kaj la sporta kariero. En la aĝo de 60 jaroj, post 1093 venkaj bataloj Cyganiewicz aĉetis farmon, reston de la vivo dediĉante al sia hobio, kiu estis studado de la lingvoj. Li estis poligloto, kiu krom la pola flue konis ankaŭ 11 fremdajn lingvojn.