Stari Banovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stari Banovci, serbe Стари Бановци estas granda setlejo aŭ vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Stara Pazova. Stari kaj Стари signifas: malnova.

Loko de la municipo en Serbio
Mapo pri municipo Ruma
Preĝejo de Stari Banovci

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Stari Banovci situas laŭ dekstra bordo de Danubo, laŭ flankovojoj kontaktiĝanta kun Novi Banovci.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue romianoj vivis tie. Dum fino de la mezepoko la regiono estis sub turka kontrolo. Ĝis fino de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon, 158 homoj mortis, 52 homoj deportiĝis, 38 homoj iĝis trudlaboristoj, 104 homoj iĝis militkaptitoj. En 2002 loĝis en Stari Banovci 5488 da homoj, 5034 serboj (92 %), 144 ciganoj, 27 kroatoj, 25 jugoslavianoj kaj aliaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]