Stari Lec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stari Lec, serbe Стари Лец, germane Alt Letz, hungare Óléc estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte. Stari, alt kaj ó signifas: malnova.

Stari Lec troviĝas en (verda) Municipo Plandiŝte en Serbio
Mapo pri municipo de Plandiŝte
Preĝejo de Stari Lec

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Stari Lec situas sur ebenaĵo proksime de la rumana landlimo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Zrenjanin-Plandiŝte preteriras.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estis el 1333. En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed en 1666 jam serboj, en 1838 bulgaroj vivis tie. Baldaŭ alvenis ankaŭ hungaroj, germanoj kaj slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1921 loĝis en Stari Lec 1011 homoj, (426 hungaroj, 290 germanoj, 138 serboj, 29 slovakoj kaj 97 aliaj slavoj). Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon, poste la germanoj rifuĝis, serboj kaj makedonoj alvenis. En 2002 loĝis en Stari Lec 1094 homoj, (791 serboj (72 %), 156 hungaroj, po 20 kroatoj kaj makedonoj, 9 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]