Statuo de Bassetki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bassetki-statuo

La Statuo de Bassetki estas nur fragmente konservita kupro-statuo, trovita en 1975 en Bassetki (Gubernio Dahuk, Irako). Ĝi estas nun en la Nacia Muzeo de Irako en Bagdado.

La proksimume 130 kg peco datiĝas al la periodo de Akada Imperio kaj origine montris sidantan kaj nudan homon sur piedestalo. Ĝi estis farita per vaksoperda gisado kaj mezuras 67 cm de diametro. Ĝi atingas alton de 25 cm. Sur la piedestalo troviĝas akada skribo, kio sugestas, ke la statuo staris origine ĉe la enirejo al la palaco de Naram-Sin. Dum la usona invado de Irako en 2003, la statuo estis ŝtelita kune kun sennombraj aliaj artefaktoj je tumultrabado de la muzeo en Bagdado, poste trovita de la usona armeo.

Arkeologoj de la Universitato de Tübingen kaj Hasan Qasim de la Direkcio de Antikvaĵoj Dohuk malkovris en 2016 bronzepokan urbon ĉe la ejo Bassetki, kiu estis fondita je ĉ. 3000 aK.. Ĝi estis loĝita pli ol 1000 jarojn kaj apartenis plejparte al la Akada Imperio.