Statuo de Libereco (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Libereco
statuo
skulptaĵo [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 11″ N, 19° 2′ 53″ O (mapo)47.4863888919.04805556Koordinatoj: 47° 29′ 11″ N, 19° 2′ 53″ O (mapo)

Statuo de Libereco (Budapeŝto)
Statuo de Libereco (Budapeŝto)
DEC
Statuo de Libereco
Statuo de Libereco

Map
Statuo de Libereco
Vikimedia Komunejo:  Statue of Liberty (Budapest) [+]
vdr

La Statuo de Libereco (hungare Szabadság-szobor; IFA ˈsɒbɒtt͡ʃaːɡ ˈsobor) estas monumento situanta sur monteto Gellert en Budapeŝto, Hungario. La statuo festas tiujn kiuj oferis siajn vivojn por la sendependeco, libereco, pliboneco kaj prospero de Hungario.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La 14 m alta bronza statuo staras sur 26 m alta bazo kaj tenas palmfolion. La statuo estas akompanita per du malgrandaj statuoj metitaj sur la flankojn de la bazo.

Dank' al ĝia alta situo super monteto Gellert, la statuo estas elstara trajto de la Budapeŝta pejzaĝo [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La statuo super Budapeŝto vespere

La bazo sur kiu situas la statuo estis starigita sur Gellert-monteto, kiu altiĝas 250 metrojn super la grandurbo, de Miklós Horthy, kun la celo meti statuon sur ĝin memore al lia filo, István Horthy, kiu mortis en aviadila akcidento en la Orienta Fronto. Laŭ la origina dezajno, la statuo sur la bazo laŭsupoze estis en la formo de infano.

En 1947, monumento de pluraj statuoj estis metita sur la bazon, festante la liberigon de Hungario en la Dua Mondmilito en oktobro 1944, fare de la Ruĝa Armeo. La statuo estis desegnita de la hungara skulptisto kaj artisto Zygmund Kisflödi Strobel.

La originala enskribo

A FELSZABADÍTÓ

SZOVJET HŐSÖK

EMLÉKÉRE

A HÁLÁS MAGYAR NÉP

1945

kiu povas esti tradukita kiel "Memore al la herooj de la Sovetia Liberiga Konsilio, establita de la dankemaj hungaroj en 1945 ". Origine ekzistis du pliaj statuoj en la monumento, kiuj estis proponitaj al la Parko Memora, subĉiela muzeo kiu inkludas Malvarmilitajn skulptaĵojn situantajn en Budapeŝto.

Je la piedo de la monumento, sur memortabulo estis skribitaj la nomoj de la sovetiaj komandantoj, oficiroj kaj soldatoj, "kiuj donis sian vivon por la liberigo de la urbo".

La monumento estis nomita la "Liberiga Statuo", la "Monumento de Libereco" aŭ la "Monumento de la Paco".

Dum la hungara ribelo en 1956, la monumento estis difektita en kelkaj el siaj partoj.

Post la transiro en 1989 de komunista al demokrata regado, la surskribo sur la monumento estis ŝanĝita al:

MINDAZOK EMLÉKÉRE

AKIK

ÉLETÜKET ÁLDOZTÁK

MAGYARORSZÁG

FÜGGETLENSÉGÉÉRT,

SZABADSÁGÁÉRT

ÉS BOLDOGULÁSÁÉRT

Tradukite el la hungara: "Memore al ĉiuj, kiuj oferis sian vivon por la sendependeco, libereco kaj prospero de Hungario"

Referencoj[redakti | redakti fonton]