Stefan Bryła

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stefan Bryła
Stefan Bryła (2).jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1886 (1886-08-17)
en Krakovo, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
Morto 3-an de decembro 1943 (1943-12-03) (57-jara)
en Varsovio, Ĉefgubernio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Lviva Politekniko
Profesio
Profesio inventistopedagogoarkitektoinĝeniero • konstruinĝeniero • politikisto
Information icon.svg
vdr


Stefan Władysław Bryła (17-a de aŭgusto 1886 en Krakovo - 3-a de decembro 1943 en Varsovio, Pollando) estis pola konstru-inĝeniero kaj pioniro de veldado.[1]

En 1927 tiu pioniro pri veldado desegnis la unuan velditan ŝoseponton en la mondo, nome Ponto Maurzyce kiu estis poste konstruita super la rivero Słudwia ĉe Maurzyce ĉe Łowicz, Pollando, en 1929. En 1995, la American Welding Society (Usona Veldosocieto) prezentis la premion Historic Welded Structure por la ponto al Pollando.[2]

Bryła estis profesoro ĉe la Lviva Universitato de Teknologio el 1927 kaj ĉe la Varsovia Universitato de Teknologio el 1934. Bryła estis la aŭtoro de bazaj metodoj por veldi ŝtalajn strukturojn. Dum la Dua Mondmilito li instruis ĉe la Sekretaj Universitatoj, kio estis tialo de ties aresto en la 16a de Novembro 1943 kun sia familio. Li estis murdita dum la Eksterordinara Ekstermiga Agado fare de germanoj en Varsovio en la 3a de Decembro 1943.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Achievements of Polish Scientists in the Technical Sciences. Ministry of Foreign Affairs, Poland. Alirita 2008-04-29.
  2. . Welding Timeline 1900–1950. WeldingHistory.org (February 22, 2008). Alirita 29a de Aprilo, 2008.