Stepalaŭdo
Stepalaŭdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stepalaŭdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melanocorypha calandra (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Stepalaŭdo (Melanocorypha calandra) estas alaŭdo de mediteraneaj regionoj (Iberio, plej suda Francio, Italio kaj Balkanio; en tiuj ĉiuj landoj ĝi estas minacita je malapero pro troa pasinta ĉasado), okcidenta Azio, tra Turkio al norda Irano kaj suda Rusio. Ĝi estas anstataŭita oriente de sia parenco, nome la Dumakula alaŭdo.
Ĝi estas ĉefe nemigranta en la okcidento de sia teritorio, sed rusiaj populacioj de tiu paserina birdo estas pli migrantaj, moviĝante suden vintre, tiom malproksime kiom ĝis la Arabia duoninsulo kaj eĉ Egipto. Ĝi estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo.
Temas pri birdo de malferma terkultivejoj kaj stepoj. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 4–5 ovojn. La manĝaĵo estas ĉefe semoj suplementita per insektoj dum la reprodukta sezono. Ĝi estas gregema for de la reprodukta sezono.
Temas pri granda, fortika alaŭdo, 17.5–20 cm longa. Ĝi estas nedistingebla specio surgrunde, ĉefe striita grizecbruna supre kaj blankeca sube, kaj grandaj nigraj makuloj kiel duonkolumoj ambaŭflanke de la brusto; sub ili estas iom da bruna striado. Ĝi havas blankan superokulan strion. La beko estas fortika kaj kornokolora al flaveca.
Dumfluge ĝi montras mallongajn mallarĝajn flugilojn preskaŭ triangulajn, kiuj estas tre malhelaj sube kun tre videblaj blankaj malantaŭaj bordoj en flugiloj kaj en vosto. La bildoj de flugiloj kaj vosto utilas por distingi ilin el la pli orientaj parencoj.
Ĝi pleje kantas dumfluge. Ĝi aparte rimarkindas pro ĝia emo miksi imitojn de aliaj specioj en sia propra kanto: Kanabeno, Kardelo, Tufalaŭdo, Emberizo, kaj Ruĝkrona alaŭdo. La kanto estas kiel iomete pli mallaŭta versio de tiu de la kampalaŭdo, tiom muzikeca al homaj oreloj ke la Stepalaŭdo estis iam populara kaĝobirdo en sia teritorio (Kikkawa 2003). Ĝi estas menciita ekzemple en la itala proverbo "Canta come una calandra", (li aŭ ŝi kantas kiel stepalaŭdo) (Giusti 1853), kaj en la hispana romanco "Romance del prisionero", kie ties kanto estas la ununura komunikilo kiun la prizonulo havas por scii kiam estas tago (Applebaum 2004).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Applebaum, Stanley (editor and translator). (2004) Spanish Traditional Ballads/Romances Viejos Españoles. Courier Dover Publications, p. 214–215. ISBN 0-486-42694-7.
- BirdLife International (2004). Melanocorypha calandra. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern
- Giusti, Giuseppe. (1853) Raccolta di proverbi toscani. F. Monnier, p. 364.
- Kikkawa, Jiro. (2003) “Larks”, Christopher Perrins (eldonisto): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 578–583. ISBN 1-55297-777-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (PDF) de Javier Blasco-Zumeta Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine