Stern-ponto (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stern-ponto
ponto por piedirantoj
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 49″ N, 11° 20′ 1″ O (mapo)50.980311.3336Koordinatoj: 50° 58′ 49″ N, 11° 20′ 1″ O (mapo)
Stern-ponto (Turingio)
Stern-ponto (Turingio)
DEC
Stern-ponto
Stern-ponto
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Stern-ponto
Map
Stern-ponto
vdr

Stern-pontoKastela Ponto (germane: Sternbrücke) en Vajmaro, Germanujo, estas la plej grava kaj historia ponta konstruaĵo en Vajmaro kiu konserviĝis ĝis nun. Ankaŭ arĥitekture ĝi unuarangis inter ĉiuj pontoj trans la rivero Ilm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 62 metrojn longa kaj 7 metrojn larĝa ponto konstruitis inter 1651–54 fare de la turingia ĉefkonstruisto Johann Moritz Richter en la kuro de la novkonstruo de la Urba kastelo (Wilhelmsburg), kiu brulkonsumiĝis kvazaŭ komplete en 1774. Kune kun aleo, la nuna Leibniz-aleo ĝi unuigis la Urban kastelon kun la ĉasadaj teritorioj.

Iam temis pri triarka ponto kie la eosta bordo de la flosfoso transiritis per ligna levoponto. De tio videblas ankoraŭ la per globoj kronitaj ĉenopilastroj kiujn en 1820 Clemens Wenzeslaus Coudray enkorpigis en la planon por la novigo de la balustrado. En 1794 alvenis kvara kalkŝtonarko kaj la levoponto superfluis. Duko Karlo Aŭgusto ordonis en 1798 surŝuti la flosfosajhon per kio la insula situo inter pilastroj, rivero kaj foso malaperis.

Tra la eosta pilastro oni povas grimpi tra ŝtuparo disde la parko en la proksimeco de la iama Stern (ĝi nomdonis) sur la ponton. Post restaŭrado finita en 1995 tio denove ekeblis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Christian Rohlfs: Sternbrücke in Weimar (ĉ. 1887)

Jam tuj post finfaro la ponto kun la kvar pilastroj en akvaforto de la kortega pentristo Georg Melchior Kraus porĉiamigitis. La arko apud Leutra-fonto en Ilm-parko prenis ankaŭ ties nomon. La ponto mem formas la plej okcidentan etendiĝon parkan. Kraus estis bildiginta la ponton jam antaŭe plurfoje. Parapeto ŝtona anstataŭigitis fare de Coudray per fera dum neglekto de pluaj ornamaĵoj ĉar dekoraciu la parapetaro mem. La ovalaj truoj en la pilastroj pontaj servas kiel volbo malŝarĝiga dum akvegoj. Tiukuntekste rimarkatas ankaŭ la pinta konusigo de la flosglacidefendiloj ĉe la supera fluujo. Ambaŭ celis malpliigon de la rezisto kontraŭinundo.

Tiun ĉi ponton pentris ankaŭ Christian Rohlfs ĉ. en 1887 laŭ la stilo de impresionismo en oleo sur tolaĵo. La bildo troviĝas en la Osthaus-muzeo de Hagen.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.98027777777811.333611111111