Storm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Storm
Los Tormentos
muzika grupo
Komenco 1969 vd
Fino 1981 vd
vdr

Storm (aŭ The Storm kiel ili aperis en sia unua verko), origine Los Tormentos, estis unu de la historiaj hispanaj muzikgrupoj de ŝtonroko, formita en 1969 en Sevilo (Andaluzio).

Kariero[redakti | redakti fonton]

La grupo formiĝis en 1969, laŭ la nomo Los Tormentos, sed ili tuj iĝis definitive Storm laŭ indiko de ilia administristo, José Luis Fernández de Córdoba. Ili oftis ĉe kluboj de Madrido kaj Barcelono, pro kio ili sufiĉe famiĝis por ke la diskeldonejo BASF registris ilian unuan LP, titolitan The Storm, kiu miksas ŝtonroka heavy kaj psikedelon, kaj kombinas kantojn en hispana, en angla kaj instrumentajn pecojn.

La 13an de decembro 1974 ili kunkoncertis kun la grupo Queen,[1] kaj ricevis publikan gratulon de Freddie Mercury mem. En tiu epoko, ili enkondukis en sian muzikon ritmajn elementojn de flamenka deveno, pro kio kelkaj fakuloj inkludas ilin inter pioniroj de la nomita andaluza rokmuziko.[2]

En 1976, la grupo disiĝis, ĉar la membroj devis plenumi la militservon, sed antaŭ la fino de 1978 ili rekuniĝis kaj pluigis siajn turneojn. Ili publikigis sian sekvan albumon, El día de la tormenta (La ŝtormtago), en 1980, anstaŭiginte la basgitaron pere de Pedro García anstataŭ Pepe Torres. Unu jaron poste, en 1981, la grupo retiriĝis definitive.

En 2004, mortis la klavaristo, Luis Genil, kaj la cetero de la bando faris tri koncert-omaĝojn en Sevilo, kaj rekuniĝis en 2011 por la Festivalo "Rock por Palestina" okazigita en la 25an de februaro, samurbe.[3] En 2014 la grupo surprizigis per unua studialbumo el nepublikigita materialo en pli ol 30 jaroj, nome "Trilogía".

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • "I Don't Know / Un Señor Llamado Fernández de Córdoba" (EP), BASF, 1974
  • "I've Get to Tell Your Mama / It's Allright" (EP), BASF, 1974
  • The Storm (LP), 1974, BASF
    1. I've gotta tell you mama (3:07)
    2. I'am busy (3:11)
    3. Un señor llamado Fernández de Córdoba (5:42)
    4. Woman mine (4:44)
    5. It's all right (2:46)
    6. I don't know (3:33)
    7. Crazy machine (6:58)
    8. Experiencia sin órgano (3:43)
  • El día de la tormenta (LP), 1980, Edigsa
    1. Este mundo
    2. La luz de tu voz
    3. Saeta ensayo 1.ª parte
    4. Saeta ensayo 2.ª parte
    5. Lejos de la civilización
    6. Desde el mar y las estrellas
    7. El día de la tormenta
  • Trilogía(LP), 2014, Arabian Rock
    1. Back to the Road
    2. Robot de la ciudad
    3. Fly on my own
    4. Caja de metal
    5. Trilogía
    6. Señor del viento
    7. Lejos de la civilización
    8. El día de la tormenta
    9. Desde el mar y las estrellas
    10. Saeta ensayo 1.ª parte
    11. Este mundo
    12. I don't know
    13. Woman mine
    14. Crazy machine
    15. I've gotta tell you mama
    16. Un señor llamado Fernández de Córdoba
    17. It's all right

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 50 aniversario de la banda Storm con nuevo disco Alirita la 21an de majo 2022
  2. VV.AA.: Vibcionario del rock, Vibraciones, N.º Extra de 1977, p. 44
  3. Oficiala Portalo de "Rumbo a Gaza"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luis Clemente: Rock Andaluz: Una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla, Córdoba, 2006. ISBN 84-896-1994-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Storm (banda española) en la hispana Vikipedio.