Suda Dumdumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 22°37′00″N 88°24′00″E  /  22.616667°N, 88.4°O / 22.616667; 88.4 (Suda Dumdumo)
Suda Dumdumo
bengale: দক্ষিণ দমদম
urbo
Oficiala nomo: দক্ষিণ দমদম
Lando Barato Barato
Subŝtato Okcidenta Bengalio
Situo Suda Dumdumo
 - koordinatoj 22°37′00″N 88°24′00″E  /  22.616667°N, 88.4°O / 22.616667; 88.4 (Suda Dumdumo)
Loĝantaro 509 917 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Telefona antaŭkodo 33
Situo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Barato
Portal.svg Portalo pri Barato

Suda Dumdumo (bengale: দক্ষিণ দমদম) estas metropolo, antaŭurbo de Kolkata en Barato, en subŝtato Okcident-Bengalo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Suda Dumdumo etendiĝas sur ebenaĵo apud Kolkata.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Suda Dumdumo britoj alvenis en 1690. En 1947 pro fondo de Pakistano amase alvenis rifuĝintoj. En la 1990-aj jaroj Kolkata industriiĝis, tial en Suda Dumdumo laboristoj loĝadis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Suda Dumdumo havas fervojan kaj vojan kontaktojn kun Kolkata, kies internacia flughaveno funkcias ĝuste en Suda Dumdumo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Suda Dumdumo havas tropikan klimaton. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La ĉiumonataj averaĝaj temperaturoj varias de 19-30 °C. La somero estas varma (precipe majo ofte kun pli ol 40 °C. Dum januaro estas nur 12 °C. La musono portas pluvon inter junio kaj septembro. Jare pluvas po 1500 mm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]