Sudgeorgia tufkormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudgeorgia tufkormorano
Sudgeorgia tufkormorano, ĉe Golfo Cooper, Sudgeorgio
Sudgeorgia tufkormorano, ĉe Golfo Cooper, Sudgeorgio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. a. georgianus
Phalacrocorax atriceps georgianus
(Lönnberg, 1906)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudgeorgia tufkormorano (Phalacrocorax atriceps georgianus, Phalacrocorax georgianusLeucocarbo georgianus), konata ankaŭ kiel Sudgeorgia tufkormorano, estas mara birdospecio (aŭ subspecio) de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ĝi estas indiĝena de Suda Georgio kaj de kelkaj aliaj ĉeantarktaj insuloj de Suda Atlantika Oceano.

Taksonomio kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

La Sudgeorgia tufkormorano estas unu el la bluokulaj tufkormoranoj, foje lokitaj en la genron Leucocarbo, kaj subspecio de la Imperia tufkormorano. Ĝi estas ofte traktata kiel plena specio. Ĝi estas ankaŭ foje konsiderata limigita al rokoj de Suda Georgio kaj Aurora dum la populacioj de Sud-Sandviĉinsuloj kaj de Sudaj Orkadoj apartenus al la Antarkta tufkormorano (P. atriceps bransfieldensis).[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri kormorano kun nigrecaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj. La piedoj estas rozkoloraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. South Georgia Shag (Phalacrocorax georgianus). Internet Bird Collection (HBW 1, p. 350). Lynx Editions. Alirita 2012-10-11.