Saltu al enhavo

Sultan al-Atraŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sultan al-Atraŝ
Persona informo
سلطان الأطرش
Naskiĝo 5-an de marto 1891 (1891-03-05)
en Al-Qurayya,  Otomana Sirio
Morto 26-an de marto 1982 (1982-03-26) (91-jaraĝa)
en Al-Qurayya
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sirio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Zuqan al-Atrash (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Mansur al-Atrash (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sultan al-Atraŝ (arabe سلطان الأطرش; la 5an de marto 1891 – la 26an de marto 1982) estis siria druza naciista revoluciulo kiu estis la gvidanto de la araba naciliberiga ribelo de 1925-1927 (alinomata la Granda Siria Ribelo) kontraŭ la franca kolonia administro en Sirio.

Li ludis gravan rolon decidante la destinon de Ĵabal al-Druze kaj de Sirio ĝenerale, kaj tiel estas konsiderata kiel unu el la plej influaj roluloj en siria kaj druza historio.

Skulptaĵo de al-Atraŝ en Maĵdal Ŝams.

Li daŭrigis la tradiciojn de sia patro, Dukan Atraŝ, kiu gvidis la Druzajn ribelojn kontraŭ otomana subpremo kaj estis ekzekutita en 1910, iĝante aktiva partoprenanto en la kontraŭ-turka lukto. En 1918 li gvidis la kontraŭ-turkajn insurekciojn de la Druzoj. La 30-an de septembro 1918, lia taĉmento, kune kun la araba armeo, eniris Damaskon. En julio 1922, li lanĉis Druzon ribelon kontraŭ la francaj koloniistoj.

En julio 1925, li gvidis novan kontraŭkolonian ribelon en la regiono Ĵabal Druze; La 2-3-an de aŭgusto, liaj soldatoj kaŭzis gravan malvenkon al la francoj ĉe la Batalo de Mazra, post kiu la ribelo disvastiĝis ĉie en Sirio. En aŭgusto 1925, li estis deklarita ĉefkomandanto de la Siria Nacia Revolucia Armeo [1].

Post la subpremado de la ribelo en 1927, li elmigris al Arabio. Revenis al sia patrujo en 1937. En la cetero de sia vivo, li ne aktive partoprenis en la politika vivo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Hannah Abi-Raŝid. Jebel ad-Druz wa Sultan al-Atraŝ (Jebel Druz kaj Sultan Atraŝ). - Kairo, 1925.
  • Hannah Abi-Raŝid. Hauran ad-damiya (Sanga Hauran). - Kairo, 1926.
  • Lutsky V. B. Nacia Liberiga Milito de 1925-1927. en Sirio. — En la kolekto: Eseoj pri la historio de arabaj landoj. - M., 1959.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]