Surayud Chulanont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Surayud Chulanont
สุรยุทธ จุลานนท์
Surayud Chulanont

24-a
En funkcio:
1-a de oktobro 2006 – 29-a de januaro 2008
Reganto Rama la 9-a
Antaŭulo Sonthi Boonyaratglin
Sekvanto Samak Sundaravej

Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1943
en Flago de Tajlando Bankoko, Phetchaburi, Tajlando
Nacieco tajo
Edzo/ino Chitravadee Chulanont
Profesio politikisto
Religio Budhismo
Subskribo Surayud Chulanont, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

SURAYUD Chulanont (taje: สุรยุทธ จุลานนท์)) (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1943 en Bankoko) estas iama tajlanda generalo kaj ekde la 1-a de oktobro 2006 portempa ĉefministro de Tajlando.

Li estris la tajlandan armeon de 1998 ĝis 2002. Fino de la jaro 2003 li nomumitis konsilanto de la reĝo Bhumibol Adulyadej, laŭ propono de la generalo Sonthi Boonyaratglin, aŭtoro de la puĉo de la 19-a de septembro 2006, kiu faligis la ĉefministron Thaksin Shinawatra.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Surayud Chulanont naskiĝis filo de supera leŭtenanto de la armeo, vizitis elitajn lernejojn kiel Sankta Gabrielo kaj Suankularb Wittayalai. Pli poste li vizitis la reĝan militakademion Chulachomklao. Kiel subleŭtenanto li ekservis en la jaro 1965 en la armeo. En 1992 li iĝis estro de la tajlandaj specialaj fortoj, poste armeestro. Su lia estreco Tajlando unue partoprenis misiojn de la Unuiĝintaj Nacioj por sekurigi pacon, ekzemple en Orienta Timoro.