Suspendo el la pastraj oficoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Suspendo de la pastraj oficoj, aŭ latine Suspendo a divinis, estas kanona, nome propra de la Katolika Eklezio, puno antaŭvidita de la kanono 1333 de la kodo de kanona juro (eldono 1983, rekonfirmita en tiu de 1917). La latina lokucio a divinis laŭlitere tradukita signifas “el la diaj oficoj.

Naturo kaj aplikado[redakti | redakti fonton]

Tiu suspendo apartenas al la kategorio de la punoj kuracaj aŭ cenzuroj (kanono 1312), kiuj inkluzivas ankaŭ la ekskomunikon kaj interdikton. La kuracaj punoj celas por ke la krimulo ĉesu kontumacii, nome pentu pri la krimo kaj faru taŭgan reparacion de la damaĝo kaj skandalo kaŭzitaj, aŭ almenaŭ sincere promesu tion fari.

La suspendo povas esti aplikita nur al klerikoj, nome al membroj de la tri gradoj de la sankta ordino, nome al (diakono, al presbiteroj kaj al episkopoj), kaj malpermesas ĉiujn aŭ iujn agojn proprajn de la ordina povo, ĉiujn aŭ iujn agojn de la regada provo, la praktikon de ĉiuj aŭ iuj rajtoj aŭ funkcioj rilataj al la oficoj, aŭ la amplekson de la agoj, rajtoj kaj funkcioj propras de la ordine konsekrito.

Rilate al ilia amplekso aŭ al unuopulo el ili, la suspendo a divinis povas esti totala aŭ parta. Ĝi povas esti aplikita laŭ ferendae sententiae aŭ laŭ latae sententiae (per deklarita sentenco, aŭ per sentenco ne deklarita, nome “aplikita al la krimulo pro la fakto mem de la krimado) (kanono 1314).

Al la presbitero “suspendita” povas, ekzemple, estis malpermesite administri la sakramentojn, ankaŭ nur antaŭ la publiko (kaj do ne private): kio povus inkluzivi ankaŭ la mescelebron, kaj administradon de la sakramento de la konfeso. La malpermeso ĉesas “se necesas spirite asisti fidelulon minacatan de tuja morto kaj en aliaj cirkonstancoj antaŭviditaj de la juro (kanono 1335).

La suspendo el la pastra oficoj aplikeblas al kleriko kiu:

  • uzas fizikan perforton kontraŭ episkopo (kan. 1370) (latae sententiae)
  • neordinito kiu oficas mescelebron (kan. 1378) (latae sententiae)
  • nerajtigito kiu aŭskultas sakarenetan sinakuzon de fidelulo (kan. 1378)
  • praktikanto kiu praktikas simonion en la aplikado de sakramentoj (kan. 1380)
  • ordinito kiu estis dirdinita de episkopo nerajtigita (kan 1383) (latae sententiae)
  • profitanto de la administrado de la konfesa sakramento por altiri pentanton al peko kontraŭ la sesa ordono (kan. 1387)
  • false akuzanto al eklezia superulo konfesprenanton pri delikto de la seksa instigado en la momento de la aplikado de la sakramento (kan. 1390) (latae sententiae)
  • kleriko kiu aliras geedziĝon (kan. 1394) (latae sententiae)
  • kleriko kunvivanta kun virino more uzorio (konkubineco) (kan. 1395). Al tiu kazo similiĝas kleriko kiu aliras politikajn ŝarĝojn kontraŭ la malpermeso de la ekleziaj superuloj (kutime tiu puno ĉesas kun ĉeso de la ŝarĝo).

Iuj suspendoj "famaj"[redakti | redakti fonton]

  • En 1861 franciskano pastro Jakobo Marocco el Poirino (naibare de Torino) estis suspendita a divinis pro tio ke li ricevis konfeson kaj admninistris eŭkaristion al Kamilo Benso el Kavour sen postuli la kondiĉojn por la ĉeso de ekskomuniko (kiun li ricevis pro konfiskado de ekleziaj bonaĵojn kaj aliaj agoj kontraŭ la Eklezio)
  • En 1976 papo Paŭlo la 6-a suspendis a divinis la episkopo Marcel Lefebvre, pro ties rifuzo apliki iujn normojn dekretitajn de la Dua vatikana Koncilio kaj ĉar li senpermese konsekris kvar episkopojn[1]
  • En 1985 kardinalo Giuseppe Siri suspendis pastron don Gianni Baget Bozzo, kiu la antaŭan jaron elektiĝos eŭropa deputito kiel kandidato de polirika partio. (Tiu limiĝo ĉesis kun la laŭleĝa finiĝo de la parlamenta mandato (1994).)
  • En 2006 la Kongregacio por la Episkopoj "suspendis a divinis" (malperpesi ofici en sanktaĵoj) Fernandon Lugon episkopon de Urugvajo kiu kandidatiĝis kiel ŝtata prezidento, spite de sia peto esti dispensita el la klerita stato. Nur en 2008, jam prezidento, li ricevis tiun liberigon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Decretum Dominus Marcellus Lefebvre (1-a de julio 1988.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • G. Giordanengo, Philippe Levillain, Dictionnaire historique de la papauté, Parizo, Fayard, 2003, ISBN 2-213-618577
  • P. Valdrini, J.-P. Durand, O. Échappé et J. Vernay, Droit canonique, Dalloz, coll. «Précis — Droit privé», 1999, 2-a eldono, ISBN 2-247-03155-2)
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]