Sveinn Björnsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Sveinn.

Sveinn Björnsson (27-a de februaro 1881 en Kopenhago - 25-a de januaro 1952 en Rejkjaviko) estis la unua prezidanto de Islando.

Li estis filo de Björn Jónsson.

Sveinn studis juron en Kopenhago kaj estis aktiva politikisto en Islando ekde 1912, kaj poste longe servis kiel ambasadoro en Danlando. Ekde 1940 li estis regento de Islando – pro la fakto ke la dana reĝo ne povis funkcii en tiu rolo pro la germana okupo de Danlando.

Li iĝis prezidanto samtempe de la ekesto de la Islanda Respubliko en 1944. Li estis elektita de la parlamento, diference de siaj posteuloj kiuj elektiĝas rekte de la popolo.

Antaŭe: Prezidanto de Islando Poste:
neniu 1944–1952 Ásgeir Ásgeirsson