Symilde Schenk Ledon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Symilde SCHENK LEDON)
Symilde Schenk Ledon
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1925 (1925-11-30)
Morto 3-an de marto 2003 (2003-03-03) (77-jaraĝa)
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Edz(in)o Gilbert Ledon
Infano Lilia Ledon da Silva
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Symilde SCHENK LEDON (naskiĝis en 1926 en Porto Alegro, mortis la 3-an de marto 2003) estis brazila esperantistino.

Esperantistiĝis en 1946. Ekde 1983 ŝi zorgis pri la revuo La Lampiro kaj redaktis ĝin. Ŝi iĝis sekretariino de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1984 kaj 1992, ĝia vicprezidantino en 1986 kaj prezidantino en 1988.

Reprezentanto de Brazilo por Amerika Agado de UEA ekde 1993 kaj unu el la kontribuintoj por ĝia renaskiĝo. Komitatano A de UEA por Brazilo, sekretariino de 29-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1993. Ŝi estis prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en 1995, multjara ĉefdelegitino en Brazilo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ano de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Ŝi mortis kune kun sia edzo, esperantista aktivulo kaj verkisto Gilbert Ledon, en aŭtomobila akcidento. Lilia Ledon da Silva estas ilia filino.